SANKTA MARKO
Cxapitro 1
1
La komenco de la evangelio de Jesuo Kristo, Filo de Dio.
2
Kiel estas skribite en la profeto Jesaja:
3
Vocxo de krianto en la dezerto:
Pretigu la vojon de la Eternulo,
Rektigu Liajn irejojn;
4
venis Johano, kiu baptis en la dezerto kaj predikis la
bapton de pento por la pardonado de pekoj.
5
Kaj eliris al li la tuta Juduja distrikto, kaj cxiuj
Jerusalemanoj; kaj ili estis baptitaj de li en la rivero
Jordan, konfesante siajn pekojn.
6
Kaj Johano estis vestita per kamelharajxo kaj leda zono
cxirkaux siaj lumboj, kaj li mangxadis akridojn kaj sovagxan
mielon.
7
Kaj li predikis, dirante: Venas post mi tiu, kiu estas pli
potenca ol mi; la rimenon de liaj sxuoj mi ne estas inda,
klinigxinte, malligi.
8
Mi vin baptis per akvo; sed li vin baptos per la Sankta
Spirito.
9
Kaj en tiuj tagoj Jesuo venis el Nazaret de Galileo, kaj
estis baptita de Johano en Jordan.
10
Kaj tuj kiam li eliris el la akvo, li vidis la cxielon
fenditan, kaj la Spiriton kiel kolombo malsuprenirantan sur
lin;
11
kaj venis vocxo el la cxielo: Vi estas Mia Filo, la amata,
en kiu Mi havas plezuron.
12
Kaj tuj la Spirito pelis lin for en la dezerton.
13
Kaj li estis en la dezerto kvardek tagojn, tentata de
Satano; kaj li estis kun la sovagxaj bestoj, kaj la angxeloj
servadis al li.
14
Kaj post kiam Johano estis arestita, Jesuo iris en Galileon,
predikante la evangelion de Dio,
15
kaj dirante: La tempo jam plenumigxis, kaj la regno de Dio
alproksimigxis; pentu, kaj kredu al la evangelio.
16
Kaj irante apud la Galilea Maro, li vidis Simonon, kaj
Andreon, fraton de Simon, jxetantajn reton en la maron; cxar
ili estis fisxkaptistoj.
17
Kaj Jesuo diris al ili: Venu post mi, kaj mi igos vin
farigxi kaptistoj de homoj.
18
Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin.
19
Kaj irinte iom antauxen, li vidis Jakobon, filon de Zebedeo,
kaj Johanon, lian fraton, kiuj ankaux estis en la sxipeto,
riparante la retojn.
20
Kaj tuj li alvokis ilin; kaj ili lasis sian patron Zebedeo
en la sxipeto kun la dungitoj, kaj foriris post li.
21
Kaj ili iris en Kapernaumon, kaj tuj en la sabato li eniris
en la sinagogon kaj instruis.
22
Kaj oni miris pro lia instruado; cxar li instruis kiel
havanta auxtoritaton, kaj ne kiel la skribistoj.
23
Kaj en ilia sinagogo estis viro kun malpura spirito; kaj li
ekkriis,
24
dirante: Kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? cxu vi
venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas: la Sanktulo
de Dio.
25
Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante: Silentu, kaj eliru el
li.
26
Kaj la malpura spirito konvulsiigis lin, kaj, lauxte
kriinte, eliris el li.
27
Kaj cxiuj miregis tiom, ke ili diskutis inter si, dirante:
Kio estas cxi tio? jen nova instruado! kun auxtoritato li
ordonas ecx al la malpuraj spiritoj, kaj ili obeas lin.
28
Kaj tuj la famo pri li disvastigxis cxie en la tutan
cxirkauxajxon de Galileo.
29
Kaj tuj, elirinte el la sinagogo, ili eniris en la domon de
Simon kaj Andreo, kun Jakobo kaj Johano.
30
Sed la bopatrino de Simon kusxis malsana de febro; kaj tuj
oni sciigis al li pri sxi;
31
kaj veninte, li prenis sxian manon kaj levis sxin; kaj la
febro forlasis sxin, kaj sxi servis al ili.
32
Kaj vespere, kiam la suno subiris, oni venigis al li cxiujn,
kiuj estis malsanaj kaj demonhavantaj.
33
Kaj la tuta urbo kolektigxis cxe la pordo.
34
Kaj li sanigis multajn, kiuj malsanis de diversaj malsanoj,
kaj elpelis multajn demonojn; kaj li ne permesis al la
demonoj paroli, cxar ili konis lin.
35
Kaj matene, antaux ol la nokto pasis, li levigxis, kaj
foriris en dezertan lokon, kaj tie pregxadis.
36
Kaj Simon kaj liaj kunuloj elsercxis lin;
37
kaj ili trovis lin, kaj diris al li: Cxiuj vin sercxas.
38
Kaj li diris al ili: Ni iru aliloken en la proksimajn
urbetojn, por ke mi tie ankaux prediku; cxar por tio mi
venis.
39
Kaj li iris, predikante en iliaj sinagogoj tra la tuta
Galileo, kaj elpelante la demonojn.
40
Kaj venis al li leprulo, alvokante lin, kaj genuinte, li
diris al li: Se vi nur volas, vi povas min purigi.
41
Kaj kortusxite, li etendis la manon kaj tusxis lin, kaj
diris al li: Mi volas; estu purigita.
42
Kaj tuj la lepro foriris de li, kaj li farigxis pura.
43
Kaj severe avertinte lin, li tuj forsendis lin,
44
kaj diris al li: Zorgu, ke vi diru nenion al iu; sed iru,
montru vin al la pastro, kaj oferu pro via purigado tion,
kion Moseo ordonis, por atesto al ili.
45
Sed li eliris, kaj komencis diligente rakonti kaj disfamigi
la aferon, tiel ke Jesuo jam ne povis malkasxe eniri en
urbon, sed restis ekstere en dezertaj lokoj; kaj oni venis
al li el cxie.