SANKTA MARKO
Cxapitro 2
1
Kaj kiam li revenis en Kapernaumon post kelke da tagoj, oni
sciigxis, ke li estas en domo.
2
Kaj multaj kunvenis, tiel ke jam ne estis loko ecx apud la
pordo; kaj li parolis al ili la vorton.
3
Kaj oni venis, alportante al li paralizulon, portatan de
kvar homoj.
4
Kaj ne povante alproksimigxi al li pro la homamaso, ili
malkovris la tegmenton, kie li estis; kaj trafosinte gxin,
ili mallevis la liton, sur kiu kusxis la paralizulo.
5
Kaj Jesuo, vidante ilian fidon, diris al la paralizulo:
Filo, viaj pekoj estas pardonitaj.
6
Sed estis iuj el la skribistoj tie, sidantaj kaj diskutantaj
en siaj koroj:
7
Kial tiu tiel parolas? li blasfemas: kiu povas pardoni
pekojn, krom Dio sola?
8
Kaj Jesuo, tuj eksciante en sia spirito, ke tiel ili
diskutas en si, diris al ili: Kial vi tion diskutas en viaj
koroj?
9
Kio estas pli facila: diri al la paralizulo: Viaj pekoj
estas pardonitaj; aux diri: Levigxu, prenu vian liton, kaj
piediru?
10
Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas auxtoritaton
sur la tero pardoni pekojn--li diris al la paralizulo:
11
Mi diras al vi: Levigxu, prenu vian liton, kaj iru al via
domo.
12
Kaj li levigxis, kaj tuj prenis la liton, kaj eliris antaux
cxiuj, tiel ke cxiuj miregis, kaj gloris Dion, dirante:
Neniam ni vidis ion tian.
13
Kaj denove li eliris al la marbordo, kaj la tuta homamaso
venis al li, kaj li instruis ilin.
14
Kaj preterpasante, li vidis Levin, filon de Alfeo, sidantan
cxe la impostejo, kaj li diris al li: Sekvu min. Kaj li
starigxis, kaj sekvis lin.
15
Kaj li sidis cxe mangxo en lia domo, kaj multaj impostistoj
kaj pekuloj kunsidis kun Jesuo kaj liaj discxiploj; cxar ili
estis multaj, kaj ili sekvis lin.
16
Kaj la skribistoj kaj la Fariseoj, vidante, ke li mangxas
kun la pekuloj kaj la impostistoj, diris al liaj discxiploj:
Li mangxas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj.
17
Kaj auxdinte tion, Jesuo diris al ili: Ne la sanuloj bezonas
kuraciston, sed la malsanuloj: mi venis, por alvoki ne
justulojn, sed pekulojn.
18
Kaj la discxiploj de Johano kaj la Fariseoj estis fastantaj,
kaj oni venis, kaj diris al li: Kial fastas la discxiploj de
Johano kaj de la Fariseoj, sed viaj ne fastas?
19
Kaj Jesuo diris al ili: Cxu la filoj de la edzigxejo povas
fasti, dum la fiancxo estas kun ili? Tiel longe, kiel ili
havas kun si la fiancxon, ili ne povas fasti.
20
Sed venos tagoj, kiam la fiancxo estos prenita for de ili,
kaj tiam ili fastos en tiuj tagoj.
21
Neniu alkudras flikajxon el nefulita drapo sur malnovan
veston; alie la nova plenigajxo ion forprenas de la malnova
sxtofo, kaj pli malbona sxirajxo farigxas.
22
Kaj neniu enversxas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie
la vino krevigos la felsakojn, kaj la vino elfluos kaj la
felsakoj detruigxos; sed oni enversxas novan vinon en novajn
felsakojn.
23
Kaj en sabato li iris tra la grenkampoj, kaj liaj discxiploj
komencis dum la vojiro desxiri la spikojn.
24
Kaj la Fariseoj diris al li: Jen kial ili en la sabato faras
tion, kio ne estas permesata?
25
Kaj li diris al ili: Cxu vi neniam legis, kion faris David,
kiam li havis bezonon kaj malsatis, li kaj liaj kunuloj?
26
Ke li eniris en la domon de Dio, kiam Ebjatar estis
cxefpastro, kaj mangxis la panojn de propono, kiujn mangxi
ne estas permesate krom al la pastroj, kaj donis ankaux al
siaj kunuloj?
27
Kaj li diris al ili: La sabato estigxis por la homo, kaj ne
la homo por la sabato;
28
tial la Filo de homo estas sinjoro ecx de la sabato.