SANKTA MARKO
Cxapitro 3
1
Kaj denove li eniris en la sinagogon, kaj tie estis viro,
havanta manon velkintan.
2
Kaj oni observis lin, cxu en la sabato li lin sanigos, por
ke ili povu lin akuzi.
3
Kaj li diris al la viro, kiu havis la velkintan manon:
Starigxu en la mezo.
4
Kaj li diris al ili: Cxu estas permesate bonfari en sabato,
aux malbonfari? savi vivon, aux mortigi? Sed ili silentis.
5
Kaj kiam kun kolero li cxirkauxrigardis ilin, cxagrenite pro
la obstinigxo de ilia koro, li diris al la viro: Etendu vian
manon. Kaj li etendis gxin, kaj lia mano resanigxis.
6
Kaj la Fariseoj eliris, kaj tuj konsiligxis kun la Herodanoj
kontraux li, kiamaniere lin pereigi.
7
Kaj Jesuo kun siaj discxiploj foriris gxis la maro; kaj
granda homamaso el Galileo sekvis lin. Kaj el Judujo
8
kaj el Jerusalem kaj el Edom kaj el Transjordano kaj el
cxirkaux Tiro kaj Cidon, grandnombra homamaso, auxdinte
cxion, kion li faris, venis al li.
9
Kaj li diris al siaj discxiploj, ke malgranda sxipeto estu
sub lia dispono, pro la homamaso, por ke oni ne premu lin;
10
cxar multajn li jam sanigis, tiel ke cxiuj, kiuj havis
malsanojn, premadis sur lin, por tusxi lin.
11
Kaj malpuraj spiritoj, tuj kiam ili vidis lin, falis antaux
li, kaj kriis, dirante: Vi estas la Filo de Dio.
12
Kaj li severe admonis ilin, ke ili ne konatigu lin.
13
Kaj li supreniris sur la monton, kaj alvokis tiujn, kiujn li
mem volis; kaj ili venis al li.
14
Kaj li elektis dek du, kiujn ankaux li nomis apostoloj, por
ke ili estu kun li, kaj por ke li dissendu ilin por prediki,
15
kaj por havi auxtoritaton elpeli demonojn:
16
kaj Simonon li alnomis Petro;
17
kaj Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, fraton de
Jakobo, kaj tiujn li alnomis Boanerges, tio estas, Filoj de
tondro;
18
kaj Andreon kaj Filipon kaj Bartolomeon kaj Mateon kaj
Tomason, kaj Jakobon, filon de Alfeo, kaj Tadeon, kaj
Simonon, la Fervorulon,
19
kaj Judason Iskariotan, kiu ankaux perfidis lin.
20
Kaj denove la homamaso kunvenis tiel, ke ili ne povis ecx
mangxi panon.
21
Kaj liaj amikoj, auxdinte tion, eliris, por kapti lin, cxar
ili diris: Li frenezas.
22
Kaj la skribistoj, kiuj alvenis el Jerusalem, diris: Li
havas Baal-Zebubon; per la estro de la demonoj li elpelas la
demonojn.
23
Kaj li alvokis ilin, kaj parolis al ili parabole: Kiel povas
Satano elpeli Satanon?
24
Kaj se regno estas dividita kontraux si, tiu regno ne povas
stari.
25
Kaj se domo estas dividita kontraux si, tiu domo ne povas
stari.
26
Kaj se Satano ribelis kontraux si kaj estas dividita, li ne
povas stari, sed havas finon.
27
Sed neniu povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi
liajn posedajxojn, se unue li ne ligos la fortulon, kaj
poste li trarabos lian domon.
28
Vere mi diras al vi: Cxiuj iliaj pekoj estos pardonitaj al
la filoj de homoj, kaj iliaj blasfemoj, per kiuj ajn ili
blasfemos;
29
sed iu, kiu blasfemos kontraux la Sankta Spirito, eterne ne
havos pardonon, sed estas kulpa pri eterna peko;
30
cxar oni diris: Li havas malpuran spiriton.
31
Kaj jen alvenis lia patrino kaj liaj fratoj, kaj starante
ekstere, ili sendis al li, vokante lin.
32
Kaj homamaso sidis cxirkaux li; kaj oni diris al li: Jen via
patrino kaj viaj fratoj ekstere vin sercxas.
33
Kaj li respondis al ili, dirante: Kiuj estas mia patrino kaj
miaj fratoj?
34
Kaj cxirkauxrigardante tiujn, kiuj ronde cxirkaux li sidis,
li diris: Jen mia patrino kaj miaj fratoj!
35
Cxar kiu ajn faros la volon de Dio, tiu estas mia frato kaj
mia fratino kaj mia patrino.