SANKTA LUKO
Cxapitro 1
1
Cxar multaj jam entreprenis arangxi historion pri la faktoj,
kiuj estas konstatitaj inter ni,
2
kiel ilin transdonis al ni tiuj, kiuj de la komenco vidis
mem kaj estis administrantoj de la vorto,
3
sxajnis bone ankaux al mi, esplorinta cxion atente de la
komenco, skribi en ordo al vi, plej eminenta Teofilo,
4
por ke vi povu scii la certecon pri la aferoj, pri kiuj vi
estas instruita.
5
En la tagoj de Herodo, regxo de Judujo, estis pastro nomata
Zehxarja, el la dejxora grupo de Abija; kaj li havis edzinon
el la filinoj de Aaron, kaj sxia nomo estis Elizabeto.
6
Kaj ambaux estis justaj antaux Dio, irantaj laux cxiuj
ordonoj kaj instruoj de la Eternulo sen riprocxo.
7
Kaj ili ne havis infanon, cxar Elizabeto estis senfrukta,
kaj ili ambaux estis en profunda agxo.
8
Kaj dum li plenumis sian pastradon antaux Dio en la vico de
sia grupo,
9
laux la kutimo de la pastra ofico estis loto eniri en la
sanktejon de la Eternulo kaj incensadi.
10
Kaj la tuta amaso de la popolo pregxis ekstere dum la horo
de la incensado.
11
Kaj aperis antaux li angxelo de la Eternulo, staranta
dekstre de la altaro de incensado.
12
Kaj Zehxarja maltrankviligxis, kiam li vidis lin, kaj sur
lin falis timo.
13
Sed la angxelo diris al li: Ne timu, Zehxarja; cxar via
pregxo estas auxdita, kaj via edzino Elizabeto naskos al vi
filon, kaj vi donos al li la nomon Johano.
14
Kaj vi havos gxojon kaj felicxon, kaj multaj gxojos pro lia
naskigxo.
15
Cxar li estos granda antaux la Sinjoro, kaj li ne trinkos
vinon nek ebriigajxon; kaj li estos plena de la Sankta
Spirito jam de la ventro de sia patrino.
16
Kaj multajn el la filoj de Izrael li turnos al la Eternulo,
ilia Dio.
17
Kaj li iros antaux Lia vizagxo en la spirito kaj potenco de
Elija, por turni la korojn de la patroj al la infanoj kaj la
malobeemajn al la sagxeco de la justuloj, por pretigi por la
Sinjoro popolon preparitan.
18
Kaj Zehxarja diris al la angxelo: Per kio mi scios tion?
cxar mi estas maljunulo, kaj mia edzino havas profundan
agxon.
19
Kaj la angxelo responde diris al li: Mi estas Gabriel, kiu
staras antaux Dio; kaj mi estas sendita, por paroli al vi
kaj fari al vi tiun bonan sciigon.
20
Kaj jen vi silentos kaj estos ne kapabla paroli, gxis la
tago, kiam tio okazos, cxar vi ne kredis miajn vortojn, kiuj
plenumigxos siatempe.
21
Kaj la popolo atendis Zehxarjan, kaj miris pro lia restado
en la sanktejo.
22
Kaj kiam li elvenis, li ne povis paroli al ili; kaj ili
eksciis, ke li vidis vizion en la sanktejo; kaj li faradis
signojn al ili, kaj restis muta.
23
Kaj kiam finigxis la tagoj de lia pastrado, li foriris en
sian domon.
24
Kaj post tiuj tagoj lia edzino Elizabeto gravedigxis, kaj
kasxis sin kvin monatojn, dirante:
25
Tiamaniere agis la Eternulo rilate al mi en la tagoj, kiam
Li favore rigardis min, por forpreni mian riprocxon inter
homoj.
26
Kaj en la sesa monato la angxelo Gabriel estis sendita de
Dio en urbon de Galileo, nomatan Nazaret,
27
al virgulino fiancxinigita kun viro, kies nomo estis Jozef,
el la domo de David; kaj la nomo de la virgulino estis
Maria.
28
Kaj li venis al sxi, kaj diris: Saluton al vi la grace
favorita, la Eternulo estas kun vi.
29
Sed sxi tre maltrankviligxis cxe tiu diro, kaj konsideris,
kia povas esti tiu saluto.
30
Kaj la angxelo diris al sxi: Ne timu, Maria; cxar vi trovis
gracon antaux Dio.
31
Kaj jen vi gravedigxos en via ventro kaj naskos filon, kaj
vi nomos lin JESUO.
32
Li estos granda, kaj estos nomata Filo de la Plejaltulo; kaj
Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David;
33
kaj li regxos super la domo de Jakob eterne, kaj lia regno
ne havos finon.
34
Kaj Maria diris al la angxelo: Kiel estos tio, cxar mi ne
konas viron?
35
Kaj la angxelo responde diris al sxi: La Sankta Spirito
venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros
vin; pro kio ankaux la naskotajxo estos nomata sankta, la
Filo de Dio.
36
Kaj jen via parencino Elizabeto ankaux gravedigxis je filo
en sia maljuneco, kaj la nuna monato estas la sesa por sxi,
kiun oni nomis senfrukta.
37
Cxar cxe Dio nenio estas neebla.
38
Kaj Maria diris: Jen la sklavino de la Eternulo; estu al mi
laux via diro. Kaj la angxelo foriris de sxi.
39
Kaj en tiuj tagoj Maria levigxis kaj senprokraste vojagxis
en la montan regionon, en urbon de Judujo;
40
kaj enirinte en la domon de Zehxarja, sxi salutis
Elizabeton.
41
Kaj kiam Elizabeto auxdis la saluton de Maria, la infaneto
eksaltis en sxia ventro; kaj Elizabeto plenigxis de la
Sankta Spirito,
42
kaj sxi levis sian vocxon per lauxta krio, kaj diris: Benata
vi estas inter virinoj, kaj benata estas la frukto de via
ventro.
43
Kaj pro kio okazas al mi cxi tio, ke la patrino de mia
Sinjoro venas al mi?
44
Cxar jen kiam la vocxo de via saluto venis en miajn orelojn,
la infaneto gxoje eksaltis en mia ventro.
45
Kaj felicxa estas sxi, kiu kredis, cxar plenumigxos tio, kio
estas dirita al sxi de la Eternulo.
46
Kaj Maria diris:
47
Kaj mia spirito gxojis en Dio, mia Savanto,
48
Cxar li rigardis la humilecon de Sia sklavino;
Cxar jen de nun cxiuj generacioj nomos min felicxa.
49
Cxar la Potenculo faris al mi grandajxojn,
Kaj sankta estas Lia nomo.
50
Kaj Lia boneco estas por cxiuj generacioj
Al tiuj, kiuj Lin timas.
51
Li montris forton per Sia brako,
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
52
Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj,
Kaj Li altigis humilulojn.
53
Malsatulojn Li plenigis per bonajxo,
Kaj ricxulojn Li forsendis malplenaj.
54
Li helpis Sian servanton Izrael,
Memorante Sian korfavoron.
55
Kiel Li parolis al niaj patroj,
Al Abraham kaj al lia idaro eterne.
56
Kaj Maria logxis cxi sxi tri monatojn, kaj reiris al sia
domo.
57
Kaj venis por Elizabeto la tempo, en kiu sxi devis naski;
kaj sxi naskis filon.
58
Kaj sxiaj najbaroj kaj sxiaj parencoj auxdis, ke la Eternulo
pligrandigis Sian bonecon al sxi; kaj ili gxojis kun sxi.
59
Kaj en la oka tago oni venis, por cirkumcidi la infaneton;
kaj ili eknomis lin Zehxarja, laux la nomo de lia patro.
60
Kaj lia patrino responde diris: Tute ne; sed li estos nomata
Johano.
61
Kaj ili diris al sxi: El via parencaro estas neniu, kiu
estas nomata per tiu nomo.
62
Kaj ili faris signojn al lia patro pri tio, kiel li volas,
ke li estu nomata.
63
Kaj li petis tabuleton, kaj skribis jene: Lia nomo estas
Johano. Kaj cxiuj miris.
64
Kaj tuj lia busxo malfermigxis, kaj lia lango liberigxis;
kaj li parolis, glorante Dion.
65
Kaj timo venis sur cxiujn, kiuj logxis cxirkaux ili, kaj tra
la tuta monta regiono de Judujo disvastigxis rakonto pri
cxio tio.
66
Kaj cxiuj auxdantoj konservis tion en sia koro, dirante: Kia
do estos cxi tiu knabeto? Cxar la mano de la Eternulo estis
kun li.
67
Kaj lia patro Zehxarja plenigxis de la Sankta Spirito, kaj
profetis, dirante:
68
Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael,
Cxar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili
elacxeton,
69
Kaj levis kornon de savo por ni
En la domo de Sia servanto David,
70
Kiel Li parolis per la busxo de Siaj sanktaj profetoj,
de post la komenco de la mondo,
71
Savadon el niaj malamikoj kaj el la mano de cxiuj niaj
malamantoj;
72
Por montri Sian bonecon cxe niaj patroj,
Kaj por memori Sian sanktan interligon;
73
La jxuron, kiun Li jxuris al nia patro Abraham;
74
Ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj
malamikoj,
Ni servu Lin sentime,
75
En sankteco kaj justeco antaux Li cxiujn niajn tagojn.
76
Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo,
Cxar vi iros antaux la vizagxo de la Sinjoro, por
pretigi liajn vojojn,
77
Por doni al lia popolo scion de savo
En la pardonado de iliaj pekoj,
78
Pro la kompata koro de nia Dio,
Per kiu nin vizitis la sunlevigxo de supre,
79
Por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la
ombro de morto,
Por gvidi niajn piedojn en la vojojn de paco.
80
Kaj kreskis la infano kaj fortigxis en spirito, kaj estis en
la dezertoj gxis la tago de sia ekmontrigxo al Izrael.