SANKTA LUKO
Cxapitro 3
1
En la dek-kvina jaro de la regado de Tiberio Cezaro, kiam
Pontio Pilato estis provincestro de Judujo, kaj Herodo estis
tetrarhxo de Galileo, kaj lia frato Filipo tetrarhxo de la
regiono Iturea kaj Trahxonitis, kaj Lisanio tetrarhxo de
Abilene,
2
dum la cxefpastreco de Anas kaj Kajafas, venis la vorto de
Dio al Johano, filo de Zehxarja, en la dezerto.
3
Kaj li venis en la tutan regionon cxirkaux Jordan,
predikante la bapton de pento por la pardonado de pekoj,
4
kiel estas skribite en la libro de la vortoj de la profeto
Jesaja:
5
Cxiu valo levigxos,
Kaj cxiu monto kaj monteto malaltigxos,
Kaj la malebenajxo farigxos ebenajxo,
Kaj la malglataj vojoj glatigxos;
6
Kaj cxiu karno vidos la savon de Dio.
7
Li do diris al la homamasoj, kiuj eliris, por esti baptitaj
de li: Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta
kolero?
8
Donu do fruktojn tauxgajn por pento. Kaj ne komencu diri en
vi: Ni havas Abrahamon kiel patron; cxar mi diras al vi, ke
Dio povas el cxi tiuj sxtonoj starigi idojn al Abraham.
9
Kaj la hakilo jam kusxas cxe la radiko de la arboj; tial
cxiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj
jxetata en fajron.
10
Kaj la homamasoj lin demandis, dirante: Kion do ni faru?
11
Kaj responde li diris al ili: Kiu havas du tunikojn, tiu
donu al la nehavanto; kaj kiu havas mangxajxon, tiu faru
tiel same.
12
Venis ankaux impostistoj, por esti baptitaj, kaj ili diris
al li: Majstro, kion ni faru?
13
Kaj li diris al ili: Ne postulu pli multe, ol estas
ordonite.
14
Kaj ankaux soldatoj lin demandis, dirante: Kaj kion ni faru?
Kaj li diris al ili: Ne perfortu iun, nek maljuste ion
postulu, kaj estu kontentaj je via salajro.
15
Kaj kiam la popolo atendis, kaj cxiuj diskutis en siaj koroj
pri Johano, cxu eble li estas la Kristo,
16
Johano respondis al cxiuj, dirante: Mi ja vin baptas per
akvo, sed venas tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon
de liaj sxuoj mi ne estas inda malligi; li vin baptos per la
Sankta Spirito kaj per fajro;
17
lia ventumilo estas en lia mano, por ke li elpurigu sian
drasxejon, kaj kolektu la tritikon en sian grenejon; sed la
grenventumajxon li bruligos per fajro neestingebla.
18
Kaj per multaj aliaj konsiloj li evangeliis al la popolo.
19
Sed Herodo, la tetrarhxo, riprocxite de li pri Herodias, la
edzino de lia frato, kaj pri cxiuj malbonajxoj, kiujn Herodo
faris,
20
aldonis al cxio ankaux cxi tion, ke li ensxlosis Johanon en
malliberejo.
21
Kaj kiam la tuta popolo estis baptata, Jesuo ankaux estis
baptita, kaj dum li pregxis, la cxielo malfermigxis,
22
kaj la Sankta Spirito malsupreniris sur lin en korpa aspekto
kiel kolombo; kaj venis vocxo el la cxielo: Vi estas Mia
Filo, la amata; en vi Mi havas plezuron.
23
Kaj Jesuo mem, komencante, havis cxirkaux tridek jarojn,
estante filo (kiel oni supozis) de Jozef, de Eli,
24
de Mattat, de Levi, de Melhxi, de Janaj, de Jozef,
25
de Matatias, de Amos, de Nahxum, de Esli, de Nagaj,
26
de Maat, de Matatias, de Semein, de Jozef, de Joda,
27
de Johxanan, de Resa, de Zerubabel, de Sxealtiel, de Neri,
28
de Melhxi, de Adi, de Kosam, de Elmodam, de Er,
29
de Jesu, de Eliezer, de Jorim, de Mattat, de Levi,
30
de Simeon, de Jehuda, de Jozef, de Jonam, de Eljakim,
31
de Melea, de Mena, de Matata, de Natan, de David,
32
de Jisxaj, de Obed, de Boaz, de Salma, de Nahxsxon,
33
de Aminadab, de Ram, de Hxecron, de Perec, de Jehuda,
34
de Jakob, de Isaak, de Abraham, de Terahx, de Nahxor,
35
de Serug, de Reu, de Peleg, de Eber, de Sxelahx,
36
de Kenan, de Arpahxsxad, de Sxem, de Noa, de Lemehx,
37
de Metusxelahx, de Hxanohx, de Jared, de Mahalalel, de
Kenan,
38
de Enosx, de Set, de Adam, de Dio.