LA AGOJ DE LA APOSTOLOJ
Cxapitro 1
1
La unuan historion mi faris, ho Teofilo, pri cxio, kion
Jesuo komencis fari kaj instrui,
2
gxis la tago, kiam li estis akceptita supren, doninte
ordonon per la Sankta Spirito al la apostoloj, kiujn li
elektis;
3
al kiuj ankaux post sia suferado li montris sin vivanta per
multaj pruvoj, dum kvardek tagoj aperante al ili kaj
parolante pri la aferoj de la regno de Dio;
4
kaj kunestante, li admonis ilin ne foriri el Jerusalem, sed
atendi tiun promeson de la Patro, pri kiu (li diris) vi
auxdis de mi;
5
cxar kiel Johano baptis per akvo, vi baptigxos per la Sankta
Spirito post ne multe da tagoj.
6
Ili do, kunveninte, demandis lin, dirante: Sinjoro, cxu en
cxi tiu tempo vi restarigas la regadon al Izrael?
7
Kaj li diris al ili: Ne apartenas al vi scii tempojn aux
epokojn, kiujn la Patro rezervis en Sia auxtoritato.
8
Sed vi ricevos povon, kiam la Sankta Spirito venos sur vin;
kaj vi estos miaj atestantoj en Jerusalem kaj en la tuta
Judujo kaj Samario kaj gxis la plej malproksima parto de la
tero.
9
Kaj tion dirinte, li suprenlevigxis, ankoraux dum ili
rigardis, kaj nubo ricevis lin for de iliaj okuloj.
10
Kaj dum ili fikse rigardis al la cxielo, kiam li foriris,
jen staris apud ili du viroj blanke vestitaj;
11
kiuj ankaux diris: Viroj Galileanoj, kial vi staras
rigardantaj al la cxielo? cxi tiu Jesuo, kiu estas prenita
supren for de vi en la cxielon, tiel same revenos, kiel vi
vidis lin iranta en la cxielon.
12
Tiam ili iris returne al Jerusalem de la monteto nomata
Olivarba, kiu estas proksime de Jerusalem, en la distanco de
sabata vojagxo.
13
Kaj kiam ili envenis, ili supreniris en la supran cxambron,
kie logxis Petro kaj Johano kaj Jakobo kaj Andreo, Filipo
kaj Tomaso, Bartolomeo kaj Mateo, Jakobo, filo de Alfeo, kaj
Simon, la Fervorulo, kaj Judas, filo de Jakobo.
14
Cxiuj cxi tiuj unuanime persistis en pregxado kaj petado,
kun la virinoj, kaj Maria, la patrino de Jesuo, kaj kun liaj
fratoj.
15
Kaj en tiuj tagoj Petro, starigxinte meze de la fratoj,
diris (kaj multego da personoj estis kune, cxirkaux cent
dudek):
16
Fratoj, estis necese, ke plenumigxu tiu Skribo, kiun la
Sankta Spirito antauxparolis per la busxo de David pri
Judas, kiu farigxis gvidanto al tiuj, kiuj kaptis Jesuon.
17
Cxar li estis kalkulita inter ni kaj ricevis sian parton en
cxi tiu servado.
18
(Tiu ja akiris kampon per la rekompenco de sia maljusteco,
kaj falinte kapantauxe, li diskrevis meze, kaj cxiuj liaj
internajxoj elsxutigxis.
19
Kaj tio farigxis sciata al cxiuj logxantoj en Jerusalem,
tiel ke en ilia dialekto tiu kampo estas nomita Akeldama,
tio estas, Kampo de Sango.)
20
Cxar estas skribite en la Psalmaro:
21
El tiuj viroj do, kiuj nin akompanis dum la tuta tempo, en
kiu la Sinjoro Jesuo eniris kaj eliris inter ni,
22
komencante de la bapto de Johano gxis la tago, kiam li estis
akceptita supren for de ni, unu devas esti atestanto kun ni
pri lia relevigxo.
23
Kaj ili starigis du: Jozefon, nomatan Barsabas, kies alnomo
estis Justo, kaj Mattiason.
24
Kaj pregxante, ili diris: Vi, ho Sinjoro, kiu konas la
korojn de cxiuj, elmontru, kiun el cxi tiuj du Vi elektis,
25
por ricevi la parton en cxi tiu servado kaj apostoleco, de
kiu Judas forfalis, por iri al sia propra loko.
26
Kaj ili lotis pri tio, kaj la loto falis por Mattias; kaj li
estis alkalkulita al la dek unu apostoloj.