ROMANOJ
Cxapitro 1
1
Pauxlo, servisto de Jesuo Kristo, apostolo vokita,
apartigita al la evangelio de Dio,
2
kiun Li promesis antauxe per Siaj profetoj en la sanktaj
skriboj,
3
pri Sia Filo, kiu naskigxis el la idaro de David laux la
karno,
4
la difinita Filo de Dio en potenco laux la Spirito de
sankteco per la relevigxo de la mortintoj--Jesuo Kristo, nia
Sinjoro,
5
per kiu ni ricevis gracon kaj apostolecon por obeemo de fido
cxe cxiuj nacioj pro lia nomo,
6
inter kiuj estas ankaux vi, vokitaj de Jesuo Kristo;
7
al cxiuj, kiuj estas en Romo, amataj de Dio, vokitaj
sanktuloj: Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la
Sinjoro Jesuo Kristo.
8
Unue mi dankas al mia Dio per Jesuo Kristo por vi cxiuj, ke
via fido estas proklamata tra la tuta mondo.
9
Cxar mia atestanto estas Dio, kiun mi servas en mia spirito
en la evangelio de Lia Filo, ke mi sencxese memorigas pri vi
en miaj pregxoj,
10
cxiam petante, ke iel al mi jam fine prosperos veni al vi
per la volo de Dio.
11
Cxar mi sopiras vin vidi, por ke mi transdonu al vi ian
spiritan donacon, por ke vi estu firmigitaj;
12
tio estas, por ke estu inter ni reciproka kuragxigo, per la
komuna fido, egale via kaj mia.
13
Kaj mi ne volas, ke vi nesciu, fratoj, ke ofte mi celis veni
al vi (sed mi estas malhelpita gxis nun), por ke mi havu iom
da frukto cxe vi, kiel ankaux cxe la aliaj nacioj.
14
Mi estas sxuldanto al Grekoj kaj al Barbaroj, al sagxuloj
kaj al senprudentuloj.
15
Tial laux mia eblo mi estas fervora prediki la evangelion
ankaux al vi, kiuj estas en Romo.
16
Cxar mi ne hontas pri la evangelio; cxar gxi estas la
potenco de Dio al savo por cxiu, kiu kredas, al la Judoj
unue, kaj ankaux al la Grekoj.
17
Cxar la justeco de Dio malkasxigxas en gxi de fido al fido,
kiel estas skribite: La virtulo vivos per sia fideleco.
18
Cxar la kolero de Dio malkasxigxas el la cxielo kontraux
cxia malpieco kaj maljusteco de homoj, kiuj tenas la veron
en maljusteco;
19
cxar la scio pri Dio estas elmontrita cxe ili, cxar Dio
elmontris gxin al ili.
20
Cxar Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo
farigxas videblaj, sentate per Liaj faritajxoj, nome, Lia
eterna potenco kaj dieco; tial al ili mankas defenda pledo;
21
cxar konante Dion, ili ne gloris Lin kiel Dion, nek estis
dankemaj, sed vanigxis per diskutadoj, kaj ilia sensagxa
koro mallumigxis.
22
Pretendante esti sagxaj, ili malsagxigxis,
23
kaj sxangxis la gloron de la senmorta Dio en bildon de morta
homo kaj de birdoj kaj kvarpiedaj bestoj kaj rampajxoj.
24
Tial Dio fordonis ilin al la voluptoj de iliaj koroj, al
malpureco, por ke iliaj korpoj malhonorigxu inter ili mem;
25
kiuj sxangxis la veron de Dio en mensogon, kaj adoris kaj
servis la kreitajxojn prefere ol la Kreinton, kiu estas
eterne benata. Amen.
26
Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj; cxar iliaj
virinoj sxangxis la naturan uzadon en kontrauxnaturan;
27
kaj tiel same ankaux la viroj, forlasante la naturan uzadon
de la virino, brulis en sia volupto unu al alia, kaj viroj
kun viroj faris hontindajxon kaj ricevis en si mem la
tauxgan rekompencon de sia malvirto.
28
Kaj cxar ili malsxatis teni Dion en sia konado, Dio fordonis
ilin al malaprobinda menso, por ke ili faru nedecajxojn;
29
plenigite de cxia maljusteco, malvirteco, avideco,
malboneco; plenaj de envio, mortigo, malpaco, ruzo, malico;
flustrantaj,
30
kalumniantaj, Dimalamantaj, insultantaj, arogantaj,
fanfaronemaj, elpensantaj malbonajxojn, malobeemaj al
gepatroj,
31
senprudentaj, nefidindaj, neparencamaj, senkompataj;
32
kiuj, sciante pri la jugxo de Dio, ke la farantoj de tiaj
agoj meritas morton, ne nur mem faras ilin, sed ankaux
konsentas al la farantoj de ili.