ROMANOJ
Cxapitro 2
1
Sekve, vi estas nedefendebla, ho cxiu homo jugxanta; cxar
dum vi jugxas alian, vi kondamnas vin mem, cxar vi, la
jugxanto, faradas la samajn agojn.
2
Kaj ni scias, ke la jugxo de Dio estas laux vero kontraux
tiuj, kiuj faradas tiajn agojn.
3
Kaj cxu vi kalkulas, ho homo, kiu jugxas la farantojn de
tiaj agoj kaj faras la samajn, ke vi evitos la jugxon de
Dio?
4
Aux cxu vi malestimas la ricxecon de Lia boneco kaj
toleremeco kaj pacienco, ne sciante, ke la boneco de Dio
alkondukas vin al pento?
5
sed laux via obstineco kaj senpenta koro vi amasigas por vi
koleron en la tago de kolero kaj malkasxigo de la justa
jugxo de Dio,
6
kiu redonos al cxiu homo laux liaj faroj;
7
al tiuj, kiuj per pacienco en bonfarado celas al gloro kaj
honoro kaj senmorteco, eternan vivon;
8
sed al tiuj, kiuj estas malpacemaj kaj ne obeas al la vero,
sed obeas al maljusteco, koleron kaj indignon,
9
aflikton kaj maltrankvilon, sur cxiun animon de homo, kiu
faras malbonon, de Judo unue kaj de Greko;
10
sed gloron kaj honoron kaj pacon al cxiu, kiu faras bonon,
al Judo unue kaj al Greko;
11
cxar ne estas personfavorado cxe Dio.
12
Cxar cxiu, kiu pekis sen legxo, ankaux pereos sen legxo; kaj
cxiu, kiu pekis sub legxo, estos jugxata per legxo;
13
cxar ne la auxskultantoj de legxo estos justaj antaux Dio,
sed la plenumantoj de legxo estos pravigitaj (
14
cxar kiam la nacianoj, kiuj ne havas la legxon, faras nature
la aferojn de la legxo, cxi tiuj, ne havante legxon, estas
legxo por si mem;
15
kiuj elmontras la faradon de la legxo skribita en iliaj
koroj, kiam ilia konscienco kunatestas, kaj iliaj rezonadoj
inter si akuzas aux defendas ilin.)
16
en la tago, kiam Dio jugxos la sekretojn de homoj, laux mia
evangelio, per Jesuo Kristo.
17
Sed se vi estas nomata Judo, kaj apogas vin sur la legxon,
kaj fieras pri Dio,
18
kaj konas Lian volon, kaj aprobas la aprobindajxojn, kaj
estas instruita el la legxo,
19
kaj estas konvinkita, ke vi mem estas gvidanto por la
blinduloj, lumo por tiuj, kiuj estas en mallumo,
20
edukanto por la senprudentuloj, instruanto por infanoj,
havante en la legxo la formon de la scio kaj la vero;
21
vi, kiu instruas alian, cxu vi ne instruas vin mem? vi, kiu
predikas: Ne sxtelu; cxu vi sxtelas?
22
vi, kiu diras: Ne adultu; cxu vi adultas? vi, kiu abomenas
idolojn, cxu vi prirabas templojn?
23
vi, kiu fieras pri la legxo, cxu vi malhonoras Dion per via
transpasxo de la legxo?
24
Cxar pro vi, la nomo de Dio estas blasfemata inter la
nacianoj, kiel estas skribite.
25
Cxar cirkumcido vere utilas, se vi estas faranto de la
legxo; sed se vi estas pekanto kontraux la legxo, via
cirkumcido farigxas necirkumcido.
26
Se do necirkumcidulo plenumas la ordonojn de la legxo, cxu
lia necirkumcido ne kalkuligxos kiel cirkumcido?
27
kaj cxu la lauxnatura necirkumcidulo, se li plenumas la
legxon, ne jugxos vin, kiu kun la skribo kaj cirkumcido
transpasxas la legxon?
28
Cxar Judo estas ne tiu, kiu estas ekstere tia, kaj
cirkumcido estas ne tio, kio estas tia ekstere en la karno;
29
sed Judo estas tiu, kiu estas interne tia, kaj cirkumcido
estas en la koro, laux la spirito, ne laux la litero, kies
lauxdo estas ne de homoj, sed de Dio.