KORINTANOJ 1
Cxapitro 1
1
Pauxlo, vokita por esti apostolo de Jesuo Kristo per la volo
de Dio, kaj Sostenes, nia frato,
2
al tiu eklezio de Dio, kiu estas en Korinto, al tiuj, kiuj
estas sanktigitaj en Kristo Jesuo, vokitaj por esti
sanktuloj, kune kun cxiuj, kiuj en cxiu loko vokas la nomon
de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ilia Sinjoro kaj nia:
3
Graco estu al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la
Sinjoro Jesuo Kristo.
4
Mi cxiam dankas mian Dion pri vi, pro la graco de Dio al vi
donita en Kristo Jesuo;
5
ke en cxio vi ricxigxis en li, en cxia parolo kaj cxia scio;
6
kiel ankaux la atesto de Kristo konfirmigxis en vi;
7
tiel, ke vi malatingas nenian donacon; atendante la
malkasxon de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
8
kiu ankaux konfirmos vin gxis la fino, por ke vi estu
neriprocxeblaj en la tago de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
9
Fidela estas Dio, per kiu vi estas alvokitaj en la kunulecon
de Lia Filo Jesuo Kristo, nia Sinjoro.
10
Mi petegas vin, fratoj, per la nomo de nia Sinjoro Jesuo
Kristo, ke vi cxiuj parolu tion saman, kaj ke estu neniaj
skismoj inter vi; sed ke vi estu perfekte kunigitaj en la
sama spirito kaj en la sama jugxo.
11
Cxar pri vi, miaj fratoj, estas sciigite al mi de la domanoj
de Hxloe, ke ekzistas inter vi malpacoj.
12
Kaj la jenon mi volas diri, ke cxiu el vi diras: Mi estas de
Pauxlo; kaj mi de Apolos; kaj mi de Kefas; kaj mi de Kristo.
13
Cxu Kristo estas dividita? cxu Pauxlo krucumigxis por vi?
aux cxu vi baptigxis en la nomon de Pauxlo?
14
Mi dankas Dion, ke mi baptis neniun el vi krom Krispo kaj
Gajo;
15
por ke neniu diru, ke vi baptigxis en mian nomon.
16
Kaj mi baptis ankaux la familion de Stefanas; krom tio mi ne
scias, cxu mi baptis iun alian.
17
Cxar Kristo sendis min, ne por bapti, sed por prediki la
evangelion; ne en sagxeco de vortoj, por ke la kruco de
Kristo ne vantigxu.
18
Cxar la priparolo de la kruco estas por la pereantoj
malsagxeco; sed por ni, la savatoj, gxi estas la potenco de
Dio.
19
Cxar estas skribite:
20
Kie estas la sagxulo? kie estas la skribisto? kie estas la
diskutisto de cxi tiu tempagxo? cxu Dio ne malsagxigis la
sagxecon de la mondo?
21
Cxar pro tio, ke en la sagxeco de Dio la mondo per sia
sagxeco ne konis Dion, bonvolis Dio per la malsagxeco de la
prediko savi la kredantojn.
22
Cxar Judoj postulas signojn, kaj Grekoj sercxas sagxecon;
23
sed ni predikas Kriston krucumitan, por Judoj falilon, kaj
por Grekoj malsagxon;
24
sed por la vokitoj mem, cxu Judoj aux Grekoj, Kriston la
potencon de Dio, kaj la sagxecon de Dio.
25
Cxar la malsagxeco de Dio estas pli sagxa ol homoj; kaj la
malforteco de Dio estas pli forta ol homoj.
26
Cxar rigardu vian vokon, fratoj, ke ne multaj sagxuloj laux
la karno, ne multaj potenculoj, ne multaj nobeloj, estas
vokataj;
27
sed Dio elektis la malsagxajn objektojn de la mondo, por
hontigi la sagxulojn; kaj Dio elektis la malfortajn
objektojn de la mondo, por hontigi la fortajn;
28
kaj la malnoblajn objektojn de la mondo, kaj la
malestimatajn Dio elektis, kaj ecx la nerealajn, por neniigi
la realajn;
29
por ke neniu karno fieru antaux Dio.
30
Sed el Li vi estas en Kristo Jesuo, kiu farigxis al ni
sagxeco el Dio, kaj justeco kaj sanktigo, kaj elacxeto;
31
por ke, kiel estas skribite: Kiu fieras, tiu fieru en la
Eternulo.