KORINTANOJ 2
Cxapitro 1
1
Pauxlo, apostolo de Kristo Jesuo per la volo de Dio, kaj la
frato Timoteo, al la eklezio de Dio, kiu estas en Korinto,
kune kun cxiuj sanktuloj, kiuj estas en la tuta Ahxaja
lando:
2
Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro
Jesuo Kristo.
3
Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la
Patro de kompatoj kaj Dio de cxia konsolo;
4
kiu konsoladas nin en nia tuta aflikto, por ke ni povu
konsoli tiujn, kiuj iel afliktigxas, per la konsolo, per kiu
ni mem estas konsolataj de Dio.
5
Cxar kiel la suferoj de Kristo abundas cxe ni, tiel same
abundas ankaux per Kristo nia konsolo.
6
Sed se ni afliktigxas, tio estas por via konsolo kaj
savigxo; aux se ni konsoligxas, tio estas por via konsolo,
kiu energias, per la pacienca elportado de la samaj suferoj,
kiujn ni ankaux suferadas;
7
kaj nia espero pri vi estas firma, cxar ni scias, ke kiel vi
estas partoprenantoj en la suferoj, tiel ankaux vi estas
partoprenantoj en la konsolo.
8
Cxar ni ne volas, ke vi nesciu, fratoj, pri la aflikto, kiu
okazis al ni en Azio, ke ni ekstreme super la forto estis
depremitaj, tiel, ke ni forte malesperis, ecx pri la vivo;
9
ni ja ricevis la aljugxon al morto en ni mem, por ke ni fidu
ne nin mem, sed Dion, kiu levas la mortintojn,
10
kaj kiu nin forsavis el tia granda morto kaj forsavos; al
kiu ni esperis, ke Li ankoraux plu nin forsavos;
11
dum vi ankaux nin kunhelpas per via petegado, por ke, pro la
donaco donita al ni per multaj personoj, danko estu donata
de multaj pro ni.
12
Cxar jen estas nia singratulado, nome la atesto de nia
konscienco, ke en sankteco kaj sincereco antaux Dio, ne laux
homa sagxeco, sed laux la graco de Dio, ni kondutadis en la
mondo, kaj precipe cxe vi.
13
Cxar ni skribas al vi nenion alian krom tio, kion vi legas
kaj prikonsentas, kaj mi esperas, ke vi prikonsentos gxis la
fino;
14
kiel ankaux vi ja parte prikonsentis pri ni, ke ni estas via
singratulado, tiel same, kiel vi ankaux estas la nia en la
tago de nia Sinjoro Jesuo.
15
Kaj en cxi tiu fidado mi intencis veni unue al vi, por ke vi
havu duoblan gracon,
16
kaj vizitinte vin survoje, trairi en Makedonujon, kaj denove
el Makedonujo veni al vi, kaj de vi esti antauxen irigita al
Judujo.
17
Kiam mi do tiel intencis, cxu mi elmontris kapricemon? aux
kion mi celas, cxu mi tion celas lauxkarne, tiel ke estu cxe
mi la Jes, Jes, kaj la Ne, Ne?
18
Sed, kiel Dio estas fidela, nia parolo al vi ne estas Jes
kaj Ne.
19
Cxar la Filo de Dio, Jesuo Kristo, kiu de ni estas predikita
inter vi, de mi kaj Silvano kaj Timoteo, ne estis Jes kaj
Ne, sed en li la Jes estigxis.
20
Cxar kiel ajn multaj estas la promesoj de Dio, en li estas
la Jes; tial ankaux per li estas la Amen, por la gloro al
Dio per ni.
21
Kaj tiu, kiu fortikigas nin kune kun vi en Kristo kaj
sanktoleis nin, estas Dio,
22
kiu ankaux nin sigelis kaj donis al ni la antauxgarantiajxon
de la Spirito en niaj koroj.
23
Sed mi vokas Dion kiel atestanton sur mian animon, ke por
indulgi vin mi ankoraux ne venis al Korinto.
24
Ne kvazaux ni estrus super via fido, sed ni estas
kunhelpantoj de via gxojo; cxar per via fido vi staras.