KORINTANOJ 2
Cxapitro 2
1
Sed mi decidis por mi mem, ke mi ne venos al vi denove en
malgxojo.
2
Cxar se mi vin malgxojigas, kiu do min gxojigas, krom tiu,
kiu estas malgxojigata de mi?
3
Kaj mi skribis tion saman, por ke, veninte, mi ne havu
malgxojon de tiuj, pri kiuj mi devus gxoji, fidante pri vi
cxiuj, ke mia gxojo estas la gxojo de vi cxiuj.
4
Cxar el multe da aflikto kaj kora dolorego mi skribis al vi
kun multaj larmoj, ne por ke vi malgxoju, sed ke vi sciu la
amon, kiun mi havas al vi abunde.
5
Sed se iu kauxzis malgxojon, li kauxzis malgxojon ne al mi,
sed parte (por ne tro forte vin premi) al vi cxiuj.
6
Suficxa al tia homo estas tiu puno, farita de la plimulto;
7
pro tio, kontrauxe, vi devus lin pardoni kaj konsoli, por ke
tia homo neniel forglutigxu per sia troa malgxojo.
8
Tial mi petegas vin, ke vi konfirmu al li vian amon.
9
Gxuste por tio mi ja skribis, ke mi vin provu, cxu vi en
cxio estas obeemaj.
10
Sed al kiu vi pardonas ion, mi ankaux; cxar kion mi ankaux
pardonis, se mi ion pardonis, mi tion faris pro vi antaux
Kristo,
11
por ke Satano ne gajnu profiton kontraux ni: cxar ni ne
estas sen scio pri liaj ruzoj.
12
Kiam mi venis al Troas, por disvastigi tie la evangelion de
Kristo, kaj kiam en la Sinjoro malfermigxis al mi pordo,
13
mi ne ricevis ripozon por mia spirito, cxar mi ne trovis
mian fraton Tito; sed mi adiauxis ilin kaj foriris al
Makedonujo.
14
Sed danko estu al Dio, kiu cxiam kondukadas nin triumfe en
Kristo kaj montras cxie per ni la bonodoron de Sia konigxo.
15
Cxar ni estas al Dio dolcxa odoro de Kristo, en la savatoj,
kaj en la pereantoj;
16
al cxi tiuj, odoro de morto al morto; al tiuj, odoro de vivo
al vivo. Kaj kiu estas tauxga por cxi tio?
17
Cxar ni ne similas al multaj, kiuj faras la vorton de Dio
komercajxo; sed kun sincereco, kaj kiel per Dio, antaux Dio
ni parolas en Kristo.