GALATOJ
Cxapitro 1
1
Pauxlo, apostolo (ne de homoj, nek per homo, sed per Jesuo
Kristo, kaj Dio, la Patro, kiu levis lin el la mortintoj),
2
kaj cxiuj fratoj, kiuj estas kun mi, al la eklezioj de
Galatujo:
3
Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de nia Sinjoro
Jesuo Kristo,
4
kiu sin donis pro niaj pekoj, por liberigi nin el la nuna
malbona mondo, laux la volo de nia Dio kaj Patro;
5
al kiu estu la gloro por cxiam kaj eterne. Amen.
6
Mi miras, ke tiel rapide vi forigxas for de Tiu, kiu vokis
vin en la gracon de Kristo, al malsama evangelio;
7
kiu ja ne estas alia, sed trovigxas iuj, kiuj vin
maltrankviligas kaj deziras renversi la evangelion de
Kristo.
8
Tamen se ecx ni, aux angxelo el la cxielo, al vi instruus
ian evangelion krom tiu, kiun ni jam al vi instruis, tiu
estu anatemita.
9
Kiel ni antauxe diris, tiel nun mi denove diras: Se iu al vi
instruas ian evangelion krom tiu, kiun vi ricevis, tiu estu
anatemita.
10
Cxar cxu mi nun influas homojn, aux Dion? aux cxu mi celas
placxi al homoj? se mi ankoraux nun placxus al homoj, mi ne
estus servisto de Kristo.
11
Cxar mi sciigas vin, fratoj, rilate al la evangelio
predikita de mi, ke gxi ne estas laux homo.
12
Cxar mi ne ricevis gxin de homo, kaj gxi ne estas instruita
al mi krom per malkasxo de Jesuo Kristo.
13
Cxar vi iam auxdis pri mia estinta vivmaniero en Judismo, ke
mi forte persekutis la eklezion de Dio kaj gxin atakis;
14
kaj mi plimulte progresis en Judismo, ol multaj miaj
samagxuloj en mia nacio, estante multe pli fervoranima pri
la tradicioj de miaj prapatroj.
15
Sed kiam bonvole placxis al Dio, kiu el la ventro de mia
patrino apartigis min kaj per Sia graco min vokis,
16
por malkasxi en mi Sian Filon, por ke mi prediku lin inter
la nacianoj: mi ne konsiligxis kun karno kaj sango,
17
kaj mi ne supreniris al Jerusalem, al la antaux mi
apostoloj, sed mi tuj foriris en Arabujon, kaj poste mi
revenis al Damasko.
18
Tiam, post tri jaroj, mi supreniris al Jerusalem, por viziti
Kefason, kaj mi restis kun li dek kvin tagojn.
19
Sed neniun alian el la apostoloj mi vidis, krom Jakobo, la
frato de la Sinjoro.
20
Pri tio, kion mi skribas al vi, jen, antaux Dio, mi ne
mensogas.
21
Poste mi venis en la regionojn de Sirio kaj Kilikio.
22
Kaj mi ankoraux estis vizagxe nekonata de la eklezioj de
Judujo, kiuj estis en Kristo;
23
sed ili nur auxdis la jenon: Kiu nin iam persekutis, tiu nun
predikas la fidon, kiun iam li atakis;
24
kaj ili gloris Dion en mi.