GALATOJ
Cxapitro 2
1
Tiam, post intertempo de dek kvar jaroj, mi denove
supreniris al Jerusalem kun Barnabas, kunkondukante ankaux
Titon.
2
Kaj mi supreniris laux Dia malkasxo; kaj mi prezentis al ili
la evangelion, kiun mi predikas inter la nacianoj, sed
aparte al la eminentuloj, por ke mi ne estu vane kuranta,
aux kurinta.
3
Sed ecx Titon, kiu estis kun mi, estante Greko, oni ne
devigis cirkumcidigxi;
4
sed tio estis pro la kasxe enportitaj fratoj, kiuj ruze
envenis, por spioni nian liberecon en Kristo Jesuo, por ke
ili nin sklavigu;
5
al kiuj ni ne submetigxis cedeme, ecx por unu horo; por ke
la vero de la evangelio restadu kun vi.
6
Sed el tiuj, kiuj sxajne iom valoris (kiaj ajn ili estis,
tio por mi ne estas grava: cxe Dio ne estas personfavorado)
--tiuj valoruloj nenion aldonis al mi;
7
sed kontrauxe, kiam ili vidis, ke je la evangelio de la
necirkumcido mi estas komisiita tiel same, kiel Petro je la
evangelio de la cirkumcido
8
(cxar Tiu, kiu forte energiis en Petro por la apostoleco de
la cirkumcido, ankaux energiis en mi por la nacianoj),
9
Jakobo kaj Kefas kaj Johano, kiuj sxajne estis kolonoj,
rimarkinte la gracon donitan al mi, donis al mi kaj al
Barnabas la dekstrajn manojn de kunuleco, por ke ni iru al
la nacianoj, kaj ili al la cirkumcidularo;
10
kondicxe nur, ke ni memoru la malricxulojn, kion ja mi
klopodis jam fari.
11
Sed kiam venis Kefas al Antiohxia, mi lin rezistis vizagxon
kontraux vizagxo, cxar li estis mallauxdinda.
12
Cxar antaux ol iuj alvenis de Jakobo, li kunmangxis kun la
nacianoj; sed kiam ili alvenis, li sin fortiris kaj
apartigis, timante tiujn, kiuj estis el la cirkumcido.
13
Kaj la aliaj Judoj kune hipokritis, tiel ke ecx Barnabas mem
fortirigxis per ilia hipokriteco.
14
Kaj kiam mi vidis, ke ili ne prave kondutas laux la vero de
la evangelio, mi diris al Kefas antaux cxiuj: Se vi, estante
Judo, naciane vivas, kaj ne kiel Judoj, kial vi devigas la
nacianojn agi laux Judismo?
15
Ni, nature Judoj, kaj ne pekuloj el la nacianoj,
16
sciante, ke pravigxas homo ne per faroj de la legxo, sed nur
per fido al Jesuo Kristo, ni mem en Kristo Jesuo kredis, por
ke ni pravigxu per fido al Kristo, kaj ne per faroj de la
legxo; tial, ke per faroj de la legxo neniu karno pravigxos.
17
Sed se, dezirante pravigxi en Kristo, ni mem montrigxis
pekuloj, cxu Kristo estas servanto de peko? Nepre ne!
18
Cxar se mi rekonstruas tion, kion mi detruis, mi montras min
pekulo.
19
Cxar per la legxo mi al la legxo mortis, por ke mi al Dio
vivu.
20
Kun Kristo mi krucumigxis, tamen mi vivas; jam ne mi mem,
sed Kristo vivas en mi; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en
karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj
sin donis pro mi.
21
Mi ne vanigas la gracon de Dio; cxar se per la legxo venas
justeco, Kristo ja vane mortis.