EFESANOJ
Cxapitro 1
1
Pauxlo, apostolo de Jesuo Kristo per la volo de Dio, al la
sanktuloj, kiuj estas en Efeso, kaj al la fideluloj en
Kristo Jesuo:
2
Graco estu al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la
Sinjoro Jesuo Kristo.
3
Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
kiu benis nin per cxia beno spirita en la cxielejoj en
Kristo;
4
kiel Li elektis nin en li antaux la fondo de la mondo, por
ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj antaux Li en amo;
5
antauxdestininte nin por filadopto per Jesuo Kristo al Si
mem, laux la aprobo de Sia volo,
6
al la lauxdo de la gloro de Lia graco, per kiu Li favoris
nin en la Amata;
7
en kiu ni havas la elacxeton per lia sango, la pardonon de
niaj pekoj, laux la ricxo de lia graco,
8
kiun li abundigis al ni en cxia sagxeco kaj prudento,
9
sciiginte al ni la misteron de Lia volo, laux Lia bonvolo,
kiun Li antauxdecidis en li,
10
por dispono en la pleneco de la tempo, por sumigi en Kristo
cxion, kio estas en la cxieloj kaj sur la tero;
11
en li, en kiu ni farigxis heredajxo, destinite laux la
antauxdecido de Tiu, kiu cxion faras laux la intenco de Sia
volo;
12
por ke ni estu por la lauxdo de Lia gloro, ni, kiuj antauxe
esperis en Kristo;
13
en kiu vi ankaux esperas, auxdinte la vorton de la vero, la
evangelion de via savo; al kiu ankaux kredinte, vi estas
sigelitaj per la Sankta Spirito de promeso,
14
kiu estas antauxgarantiajxo de nia heredajxo, por la
elacxeto de la posedajxo, por lauxdo de Lia gloro.
15
Pro tio mi ankaux, auxdinte pri via fido al la Sinjoro
Jesuo, kaj via amo al cxiuj sanktuloj,
16
ne cxesas danki pro vi, vin nomante en miaj pregxoj;
17
por ke la Dio de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de
gloro, donu al vi spiriton de sagxeco kaj malkasxo en la
konado de Li;
18
dum la okuloj de via koro estas lumigataj, por ke vi sciu,
kia estas la espero de Lia voko, kaj kia la ricxeco de la
gloro de Lia heredajxo en la sanktuloj,
19
kaj kia la supermezura grandeco de Lia potenco al ni, kiuj
kredas, laux la energio de la efikeco de Lia forto,
20
kiun Li faris en Kristo, relevante lin el la mortintoj, kaj
sidigante lin dekstre de Li en la cxieloj,
21
multe super cxiu reganto kaj auxtoritato kaj potenco kaj
regeco, kaj cxiu nomo nomata, ne nur en cxi tiu mondo, sed
ankaux en la estonta;
22
kaj cxion Li metis sub liajn piedojn, kaj donis lin kiel
kapon super cxio por la eklezio,
23
kiu estas lia korpo, la pleneco de Tiu, kiu plenigas cxion
en cxio.