EFESANOJ
Cxapitro 2
1
Kaj vin li vivigis, kiam vi estis malvivaj per eraroj kaj
pekoj,
2
en kiuj vi iam iradis laux la vojo de cxi tiu mondo, laux la
estro de la potenco de la aero, de la spirito, kiu nun
energias en la filoj de malobeo;
3
inter kiuj ni cxiuj iam ankaux vivis, plenumante la dezirojn
de nia karno, farante la volojn de la karno kaj de la menso,
kaj ni estis laux naturo infanoj de kolerego, kiel ankaux la
aliaj.
4
Sed Dio, estante ricxa en kompateco, pro Sia granda amo, per
kiu Li amis nin,
5
ecx kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en
Kristo (per graco vi savigxis),
6
kaj nin levis, kaj nin kunsidigis en la cxielejoj en Kristo
Jesuo;
7
por montri en la mondagxoj estontaj la superabundan ricxecon
de Sia graco en korfavoro al ni en Kristo Jesuo:
8
cxar per graco vi savigxis per fido; ne per vi mem: gxi
estas dono de Dio;
9
ne el faroj, por ke neniu fanfaronu.
10
Cxar ni estas Lia faritajxo, kreitaj en Kristo Jesuo por
bonaj faroj, kiujn antauxarangxis Dio, por ke ni iradu en
ili.
11
Kaj pro tio rememoru, ke iam vi, nacianoj laux la karno,
nomataj la Necirkumcido cxe la tiel nomata Cirkumcido, mane
farita sur la karno--
12
ke vi estis tiam sen Kristo, fremdigitaj for de la komunumo
de Izrael, kaj eksteruloj de la interligoj de la promeso,
esperon ne havantaj kaj sen Dio en la mondo.
13
Sed nun en Kristo Jesuo vi, iam malproksimaj, proksimigxis
en la sango de Kristo.
14
Cxar nia paco estas li, kiu unuigis ambaux kaj rompis la
intermuron de disigo,
15
en sia karno neniiginte la malamon, la legxon de ordonoj en
dekretoj; por krei en si el la du unu novan homon, tiel
farante pacon;
16
kaj por kunakordigi ambaux en unu korpo al Dio per la kruco,
mortiginte per tio la malamon;
17
kaj li venis kaj predikis pacon al vi malproksimaj kaj al la
proksimaj;
18
cxar per li ni ambaux havas en unu Spirito alkondukon al la
Patro.
19
Sekve vi jam estas ne fremduloj kaj paslogxantoj, sed
samregnanoj kun la sanktuloj, kaj el la domanaro de Dio,
20
konstruitaj sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj,
kies bazangula sxtono estas Kristo Jesuo mem;
21
en kiu cxiu aparta konstruajxo, bone kunigita, kreske
farigxas sankta templo en Kristo;
22
en kiu vi ankaux estas kunkonstruitaj por sanktejo de Dio en
la Spirito.