EFESANOJ
Cxapitro 3
1
Pro tio mi, Pauxlo, malliberulo de Kristo Jesuo por vi
nacianoj,
2
se vi auxdis pri la dispono de tiu graco de Dio, kiu estas
donita al mi por vi,
3
ke per malkasxo la mistero estas sciigita al mi, kiel mi jam
antauxe mallonge skribis,
4
per kio vi povas rimarki, dum vi legas, mian komprenon en la
mistero de Kristo,
5
kiu en aliaj generacioj ne estis sciigita al la homidoj,
kiel gxi nun malkasxigxis al liaj sanktaj apostoloj kaj
profetoj en la Spirito,
6
ke la nacianoj estas kunheredantoj, kaj samkorpanoj, kaj
partoprenantoj en la promeso en Kristo Jesuo per la
evangelio,
7
al kiu mi farigxis servanto laux la dono de la graco de Dio,
donita al mi laux la energio de Lia potenco.
8
Al mi, kiu estas malpli ol la malplej granda el cxiuj
sanktuloj, cxi tiu graco estas donita, por ke mi prediku
inter la nacioj la neesploreblan ricxon de Kristo;
9
kaj por ke mi klarigu al cxiuj, kia estas la dispono de la
mistero kasxita tra cxiuj mondagxoj en Dio, kiu kreis cxion;
10
por ke nun konatigxu al la regantoj kaj auxtoritatoj en la
cxielejoj, per la eklezio, la multobla sagxeco de Dio,
11
laux la eterna decido, kiun Li faris en Kristo Jesuo, nia
Sinjoro;
12
en kiu ni havas kuragxon kaj alkondukon en fidado per nia
fido al li.
13
Pro tio mi petas, ke vi ne senfortigxu pro miaj suferoj por
vi, kiuj estas via gloro.
14
Pro tio mi fleksas miajn genuojn antaux la Patro,
15
el kiu cxiu familio, en la cxielo kaj sur la tero, estas
nomata,
16
por ke Li donu al vi, laux la ricxo de Sia gloro, ke vi estu
potence fortigitaj en la interna homo, per Lia Spirito;
17
por ke Kristo logxu per fido en viaj koroj; tiel, ke vi,
enradikigite kaj bazite en amo,
18
kapabligxu kun cxiuj sanktuloj kompreni, kio estas la
largxeco kaj longeco kaj alteco kaj profundeco,
19
kaj scii la amon de Kristo, kiu superas scion, por ke vi
plenigxu ecx gxis la pleneco de Dio.
20
Nun al Tiu, kiu povas tre abunde fari, super cxio, kion ni
povas peti aux pensi, laux la potenco, kiu energias en ni,
21
estu gloro en la eklezio kaj en Kristo Jesuo gxis cxiuj
generacioj por cxiam kaj eterne. Amen.