FILIPIANOJ
Cxapitro 2
1
Se do en Kristo ekzistas ia konsolo, ia simpatio de amo, ia
kunuleco de la Spirito, ia korfavoro kaj kompato,
2
plenigu mian gxojon, ke vi tiel same sentu, havante la saman
amon, estante unuanimaj, sampensaj,
3
nenion farante malpace aux arogante, sed kun humileco
rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem;
4
ne atentu cxiu siajn proprajn aferojn, sed cxiu ankaux la
aferojn de aliaj.
5
Tiu sama spirito estu en vi, kiu estis ankaux en Kristo
Jesuo,
6
kiu, estante en la formo de Dio, ne rigardis kiel
sxatindajxon la egalecon kun Dio
7
sed sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo,
farigxante laux la bildo de homoj;
8
kaj trovigxinte lauxfigure kiel homo, li sin humiligis kaj
farigxis obeema gxis morto, ecx gxis la morto per kruco.
9
Pro tio do Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li
nomon, kiu estas super cxia nomo,
10
por ke en la nomo de Jesuo klinigxu cxiu genuo, de
encxieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj,
11
kaj cxiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la
gloro de Dio, la Patro.
12
Tial, miaj amatoj, kiel vi cxiam obeis, ne nur dum mia
cxeestado cxe vi, sed nun ecx pli multe dum mia forestado,
ellaboru kun timo kaj tremo vian propran savon;
13
cxar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la
energion laux Sia bonvolo.
14
Cxion faru sen murmuroj kaj disputoj,
15
por ke vi estu senkulpaj kaj simplaj, filoj de Dio,
neriprocxindaj, meze de perversa kaj malhonesta generacio,
inter kiuj vi brilas kiel lumiloj en la mondo,
16
forte tenante la vorton de la vivo; por ke estu por mi io,
pri kio mi povos min gratuli en la tago de Kristo, ke mi ne
vane kuris kaj laboris.
17
Cetere, ecx se mi estas elversxata sur la oferon kaj servon
de via fido, mi gxojas kaj kungxojas kun vi cxiuj;
18
kaj tiel same vi ankaux gxoju kaj kungxoju kun mi.
19
Sed mi esperas en la Sinjoro Jesuo baldaux sendi al vi
Timoteon, por ke mi ankaux refresxigxu, kiam mi certigxos
pri via stato.
20
Cxar mi havas neniun samsentan, kiu sincere zorgos pri via
stato.
21
Cxar cxiu celas siajn aferojn, ne la aferojn de Jesuo
Kristo.
22
Sed vi ja konas lian provadon, ke kiel filo servas al sia
patro, tiel li servis kun mi por la evangelio.
23
Lin do mi esperas tuj sendi, kiam mi certigxos, kio al mi
okazos,
24
sed mi fidas al la Sinjoro, ke mi mem ankaux venos baldaux.
25
Tamen sxajnis al mi necese sendi al vi Epafroditon, mian
fraton kaj kunlaboranton kaj kunbatalanton, vian senditon
kaj helpanton por mia bezono;
26
cxar li sopiris al vi cxiuj, kaj forte maltrankviligxis pro
tio, ke vi jam sciigxis pri lia malsano;
27
cxar efektive li malsanis, preskaux gxis morto; sed Dio
kompatis lin, kaj ne sole lin, sed ankaux min, por ke mi ne
havu malgxojon super malgxojo.
28
Mi do sendis lin des pli diligente, por ke, revidante lin,
vi gxoju, kaj ke mi estu sen malgxojo.
29
Akceptu lin do en la Sinjoro kun plena gxojo, kaj tiajn
homojn honoru;
30
cxar pro la laboro por Kristo li alproksimigxis al morto,
riskante sian vivon, por kompletigi tion, kio mankis cxe via
servado al mi.