KOLOSEANOJ
Cxapitro 2
1
Mi volas do, ke vi sciu, kiel grandan klopodon mi havas pro
vi, kaj pro tiuj en Laodikea, kaj pro cxiuj, kiuj ne vidis
mian vizagxon en la karno;
2
por ke iliaj koroj konsoligxu, dum ili kunkrocxigxas en amo,
kaj al cxia ricxeco de la plena certigxo de kompreno, por ke
ili sciu la misteron de Dio, Kriston,
3
en kiu estas kasxitaj cxiuj trezoroj de sagxeco kaj de scio.
4
Tion mi diras, por ke neniu vin trompu per parola allogeco.
5
Cxar kvankam mi laux karno forestas, tamen laux spirito mi
estas kun vi, gxojante kaj vidante vian ordon kaj la
firmecon de via fido al Kristo.
6
Kiel do vi ricevis Kriston Jesuon, la Sinjoron, tiel vi
iradu en li,
7
enradikigite kaj konstruite en li, kaj firmigite en la fido,
kiel vi estas instruitaj, kun abundo da dankesprimo.
8
Gardu vin, ke neniu prirabu vin per filozofio kaj vanta
trompo, laux la tradicio de homoj, laux la elementoj de la
mondo, kaj ne laux Kristo;
9
cxar en li korpe logxas la tuta pleneco de la Dieco,
10
kaj vi estas plenigitaj en li, kiu estas la kapo de cxia
estreco kaj auxtoritato;
11
en kiu ankaux vi cirkumcidigxis per cirkumcido ne manfarita,
en la demeto de la korpo de la karno, en la cirkumcido de
Kristo;
12
enterigite kun li en bapto, en kiu ankaux vi estas
kunlevitaj per la fido al la energio de Dio, kiu lin levis
el la mortintoj.
13
Kaj vin, kiuj estis malvivaj per viaj eraroj kaj la
necirkumcido de via karno, Li vivigis kun li, pardoninte al
ni cxiujn erarojn;
14
elvisxinte la dekreton kontraux ni en ordonoj skribitan, kiu
estis al ni malfavora, kaj li forprenis gxin el la mezo,
najlinte gxin al la kruco;
15
kaj foriginte de si la estrecojn kaj la auxtoritatojn,
parade malkasxis ilin, triumfante super ili en gxi.
16
Neniu do vin jugxu pri mangxajxo, aux trinkajxo, aux rilate
al festo, aux novmonato, aux sabato;
17
kiuj estas ombro de la estontajxoj, sed la korpo apartenas
al Kristo.
18
Neniu forrabu de vi vian premion per memvola humileco kaj
kulto de la angxeloj, entrudante sin en tion, kion li ne
vidis, vante blovosxvelinte per sia karna menso,
19
kaj ne tenante sin al la Kapo, el kiu la tuta korpo, per la
artikoj kaj ligiloj provizita kaj kunigita, kreskas laux la
kreskigo de Dio.
20
Se vi mortis kun Kristo for de la elementoj de la mondo,
kial, kiel vivantaj en la mondo, vi submetigxas al dekretoj:
21
Ne tusxu, ne gustumu, ne palpu,
22
pri cxio, kio pereas per la uzado, laux la ordonoj kaj
doktrinoj de homoj?
23
Cxio tio havas sxajnon de sagxeco en volokulto kaj humileco
kaj severeco rilate al la korpo, sed ne en ia valoro por
plensatigo de la karno.