TESALONIKANOJ 1
Cxapitro 1
1
Pauxlo kaj Silvano kaj Timoteo al la eklezio de la
Tesalonikanoj en Dio, la Patro, kaj la Sinjoro Jesuo Kristo:
Graco al vi kaj paco.
2
Ni cxiam dankas Dion pri vi cxiuj, memorigante pri vi en
niaj pregxoj;
3
memorante sencxese vian laboron de fido kaj penadon de amo
kaj paciencon de espero al nia Sinjoro Jesuo Kristo, antaux
nia Dio kaj Patro;
4
sciante, fratoj, amataj de Dio, vian elekton,
5
cxar nia evangelio venis al vi ne nur parole, sed ankaux kun
potenco kaj kun la Sankta Spirito kaj plena certigo; vi
scias, kiaj homoj ni cxe vi montrigxis pro vi.
6
Kaj vi farigxis imitantoj de ni kaj de la Sinjoro, ricevinte
la vorton en multe da aflikto, kun gxojo de la Sankta
Spirito;
7
tiel, ke vi farigxis modelo por cxiuj kredantoj en
Makedonujo kaj en la Ahxaja lando.
8
Cxar de vi la vorto de la Sinjoro estas disehxita ne nur en
Makedonujo kaj la Ahxaja lando, sed en cxiu loko via fido al
Dio disvastigxis, tiel, ke ni ne bezonas diri ion.
9
Cxar ili mem pri ni rakontas, kian alvenon ni havis cxe vi;
kaj kiel vi vin turnis al Dio for de idoloj, por servi
vivantan kaj veran Dion,
10
kaj atendi Lian Filon el la cxielo, la Filon, kiun Li levis
el la mortintoj, Jesuon, kiu nin savas de la estonta
kolerego.