TESALONIKANOJ 1
Cxapitro 2
1
Cxar vi mem scias, fratoj, ke nia alveno al vi ne montrigxis
senfrukta;
2
sed suferinte kaj insultite en Filipi, kiel vi scias, ni
kuragxigxis en nia Dio prediki al vi la evangelion de Dio
meze de granda konflikto.
3
Cxar nia instruado ne devenis de eraro, nek de malpureco,
kaj gxi ne estas kun ruzo;
4
sed kiel Dio nin aprobis, por konfidi al ni la evangelion,
tiel ni parolas, por placxi ne al homoj, sed al Dio, kiu
esploras niajn korojn.
5
Cxar, kiel vi scias, ni neniam trovigxis kun vortoj flataj,
nek kun avideca preteksto (Dio estas atestanto),
6
nek celante homan gloron cxe vi aux cxe iu alia, kvankam ni
povis esti al vi sxargxaj, kiel apostoloj de Kristo.
7
Sed ni estis mildaj inter vi, kiel vartistino, fleganta
siajn proprajn infanojn;
8
tiel same ni, sentante por vi koran inklinon, volonte tiam
dividus kun vi, ne nur la evangelion de Dio, sed ankaux
niajn proprajn animojn, cxar vi farigxis por ni tre karaj.
9
Cxar vi memoras, fratoj, nian penadon kaj laboregon: nokte
kaj tage laborante, por ke ni ne farigxu sxargxo por iu el
vi, ni predikadis al vi la evangelion de Dio.
10
Vi estas atestantoj, kaj Dio ankaux, kiel sankte kaj juste
kaj senkulpe ni kondutis cxe vi kredantoj;
11
kiel vi scias, ke por cxiu el vi ni estis kiel patro cxe
siaj infanoj, vin admonante kaj kuragxigante, kaj petegante,
12
ke vi iradu inde je Dio, kiu vin vokas en Sian regnon kaj
gloron.
13
Pro cxi tio ankaux ni sencxese dankas Dion, ke ricevinte per
nia parolo la vorton de Dio, vi akceptis ne la homan vorton,
sed, kiel gxi vere estas, la Dian vorton, kiu ankaux
energias en vi, kiuj kredas.
14
Cxar vi, fratoj, farigxis imitantoj de la eklezioj de Dio en
Kristo Jesuo, kiuj estas en Judujo; cxar tiajn samajn
suferojn vi ankaux spertis cxe viaj samlandanoj, kiajn tiuj
cxe la Judoj,
15
kiuj mortigis la Sinjoron Jesuo kaj la profetojn, kaj nin
elpelis, kaj ne placxas al Dio, kaj estas kontrauxuloj al
cxiuj homoj;
16
ili malhelpis al ni prediki al la nacianoj, por ke ili
savigxu, por kompletigi cxiam la sumon de siaj pekoj; kaj
sur ilin venis la kolero gxis ekstrema mezuro.
17
Sed, fratoj, ni, senigite je vi dum kelka tempo, persone, ne
kore, des pli fervore klopodis vidi vian vizagxon kun multa
sopiro;
18
cxar ni deziris veni al vi; mi, Pauxlo, tion deziris pli ol
unufoje; sed malhelpis nin Satano.
19
Cxar kio estas nia espero, aux gxojo, aux krono de
singratulado? Cxu gxi ja ne estas vi, antaux nia Sinjoro
Jesuo Kristo cxe lia alveno?
20
Cxar vi estas nia gloro kaj nia gxojo.