TESALONIKANOJ 1
Cxapitro 3
1
Kiam do ni jam ne povis resti trankvilaj, ni decidis esti
lasitaj solaj en Ateno;
2
kaj ni sendis Timoteon, nian fraton kaj servanton de Dio en
la evangelio de Kristo, por firmigi vin kaj konsoli vin pri
via fido,
3
por ke neniu estu sxancelita de tiuj afliktoj; cxar vi mem
scias, ke ili apartenas al nia sorto.
4
Cxar kiam ni estis cxe vi, ni antauxdiris al vi, ke ni nepre
suferos; kaj tio efektive okazis, kiel vi ja scias.
5
Pro tio mi ankaux, kiam mi jam ne povis resti trankvila,
sendis, por ke mi certigxu pri via fido, pro timo, ke eble
la tentanto vin tentis kaj ke nia laboro farigxos senutila.
6
Sed kiam Timoteo, jxus veninte al ni de vi, donis al ni
bonajn sciigojn pri via fido kaj via amo, kaj ke vi cxiam
memoras nin bonkore, sopirante vidi nin, kiel ni ankaux vin,
7
pro tio ni konsoligxis, fratoj, pri vi, en cxia nia malgxojo
kaj aflikto, per via fido;
8
cxar nun ni vivas, se vi staras firme en la Sinjoro.
9
Cxar kian dankon ni povas repagi al Dio pri vi, pro la tuta
gxojo, per kiu ni gxojas pro vi antaux Dio;
10
nokte kaj tage pregxante fervore, ke ni povu vidi vian
vizagxon kaj perfektigi la mankojn de via fido?
11
Nia Dio kaj Patro mem kaj nia Sinjoro Jesuo direktu nian
vojon al vi;
12
kaj la Sinjoro pligrandigu kaj abundigu cxe vi la amon de
unu al la alia kaj al cxiuj, kiel ni amas vin;
13
por ke li faru viajn korojn senkulpaj kaj sanktaj antaux nia
Dio kaj Patro, cxe la alveno de nia Sinjoro Jesuo kun cxiuj
liaj sanktuloj.