TESALONIKANOJ 2
Cxapitro 1
1
Pauxlo kaj Silvano kaj Timoteo al la eklezio de la
Tesalonikanoj en Dio, nia Patro, kaj la Sinjoro Jesuo
Kristo:
2
Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de la Sinjoro
Jesuo Kristo.
3
Ni devas cxiam danki Dion pro vi, fratoj, kiel estas ja
dece, pro tio, ke via fido kreskas treege, kaj abundas via
reciproka amo de cxiu al cxiu,
4
tiel, ke ni mem fanfaronas pri vi en la eklezioj de Dio, pro
via pacienco kaj fido sub cxiuj viaj persekutoj kaj
afliktoj, kiujn vi elportadas;
5
tio estas evidenta signo de la justa jugxo de Dio; por ke vi
montrigxu indaj je la regno de Dio, por kiu vi ankaux
suferas;
6
cxar estas justajxo cxe Dio redoni afliktojn al tiuj, kiuj
vin afliktas,
7
kaj al vi, la afliktataj, ripozon kun ni, cxe la malkasxigxo
de la Sinjoro Jesuo el la cxielo kun la angxeloj de lia
potenco,
8
en flamanta fajro, por venigi vengxon sur tiujn, kiuj ne
konas Dion kaj ne obeas al la evangelio de nia Sinjoro
Jesuo;
9
kiuj suferos punadon, eternan detruon de antaux la vizagxo
de la Sinjoro kaj de la gloro de lia potenco,
10
kiam li venos por esti glorata en siaj sanktuloj, kaj esti
admirata cxe cxiuj, kiuj ekkredis (cxar nia atestado cxe vi
estis kredata) en tiu tago.
11
Por tiu celo ni ankaux konstante pregxas por vi, ke nia Dio
vin trovu indaj je la voko, kaj kun potenco plenumu cxiun
bonvolon de boneco kaj cxiun laboron de fido;
12
por ke la nomo de nia Sinjoro Jesuo estu glorata en vi, kaj
vi en li, laux la graco de nia Dio kaj la Sinjoro Jesuo
Kristo.