TESALONIKANOJ 2
Cxapitro 2
1
Nun ni petegas vin, fratoj, koncerne la alvenon de nia
Sinjoro Jesuo Kristo kaj nian alkolektigxon al li,
2
ke vi ne farigxu facile skueblaj mense, kaj ne konsternigxu,
cxu per spirito, aux per parolo, aux per letero sxajne de
ni, kvazaux la tago de la Sinjoro jam apudestus;
3
neniu vin trompu iamaniere; cxar nepre antauxe okazos la
apostateco, kaj la homo de peko malkasxigxos, la filo de
pereo,
4
kiu kontrauxmetas sin kaj levas sin super cxion, kion oni
nomas Dio aux adoras; tiel, ke li sidas en la templo de Dio,
elmontrante sin, kvazaux li estas Dio.
5
Cxu vi ne memoras, ke mi diris tion al vi, dum mi estis kun
vi?
6
Kaj nun vi scias, kio malhelpas, por ke li malkasxigxu
siatempe.
7
Cxar la mistero de maljusteco jam energias; sed restas
ankoraux la malhelpanto, gxis li estos formovita.
8
Kaj tiam malkasxigxos la maljustulo, kiun la Sinjoro Jesuo
detruos per la spiro de sia busxo kaj neniigos per la apero
de sia alveno;
9
tiun, kies alveno estas pro la energio de Satano kun cxia
potenco kaj kun signoj kaj mensogaj mirindajxoj,
10
kaj kun cxia trompo de maljusteco por la pereantoj, pro tio,
ke ili ne ricevis la amon al la vero por esti savitaj.
11
Kaj pro tio Dio sendas al ili energion de eraro, tiel, ke
ili kredos mensogon;
12
por ke estu jugxataj cxiuj, kiuj ne kredis la veron, sed
trovis plezuron en maljusteco.
13
Sed ni devas cxiam danki Dion pro vi, fratoj, amataj de la
Sinjoro, pro tio, ke Dio vin elektis de la komenco al savo
en la sanktigo de la Spirito kaj kredo al la vero;
14
al kiu Li vin vokis per nia evangelio, por la akiro de la
gloro de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
15
Tial, fratoj, staru firme, kaj tenu la tradiciojn, kiujn vi
lernis cxu per parolo, aux per ia letero nia.
16
Nia Sinjoro Jesuo Kristo mem, kaj Dio, nia Patro, kiu nin
amis kaj al ni donis eternan konsolon kaj bonan esperon per
graco,
17
konsolu viajn korojn kaj fortigu ilin por cxia bona faro kaj
vorto.