TESALONIKANOJ 2
Cxapitro 3
1
Fine, fratoj, pregxu por ni, ke la vorto de la Sinjoro
disvastigxu kaj estu glorata, kiel ankaux cxe vi;
2
kaj ke ni forsavigxu de senprudentaj kaj malbonaj homoj;
cxar ne cxe cxiuj estas la fido.
3
Sed fidela estas la Sinjoro, kiu vin fortikigos kaj vin
defendos kontraux la malbonulo.
4
Sed ni fidas la Sinjoron rilate vin, ke vi faras kaj faros
tion, kion ni ordonas.
5
Kaj la Sinjoro direktu viajn korojn en la amon al Dio kaj en
la paciencon de Kristo.
6
Ni ordonas al vi, fratoj, en la nomo de la Sinjoro Jesuo
Kristo, ke vi vin apartigu for de cxiu frato, kiu iradas
senorde kaj ne laux la tradicio, kiun oni ricevis de ni.
7
Cxar vi mem scias, kiel vi devas nin imiti; cxar ni ne
kondutis senorde inter vi;
8
nek mangxis panon donace de iu, sed per laboro kaj penado,
nokte kaj tage laborante, por ke ni ne farigxu sxargxo por
iu el vi;
9
ne kvazaux ni ne havus tian rajton, sed por estigi nin
ekzemplo antaux vi, ke vi nin imitu.
10
Cxar ecx kiam ni estis cxe vi, la jenon ni ordonis al vi: Se
iu ne volas labori, tiu ankaux ne mangxu.
11
Cxar ni auxdas, ke inter vi iradas senorde kelkaj, kiuj tute
ne laboras, sed en cxies aferojn sin ensxovas.
12
Tiajn ni ordonas kaj admonas pro la Sinjoro Jesuo Kristo, ke
kviete ili laboru kaj mangxu sian propran panon.
13
Sed vi, fratoj, ne lacigxu en bonfarado.
14
Sed se iu ne obeos al la parolo de cxi tiu nia epistolo,
rimarku tiun, kaj ne estu por li kamaradoj, por ke li
hontigxu.
15
Tamen ne rigardu lin kiel malamikon, sed admonu lin kiel
fraton.
16
La Sinjoro de paco mem donu al vi pacon cxiutempe kaj
cxiumaniere. La Sinjoro estu kun vi cxiuj.
17
La saluto de mi, Pauxlo, per mia propra mano, kiu estas la
signo en cxiu epistolo; tiel mi skribas.
18
La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi cxiuj.