TIMOTEO 1
Cxapitro 1
1
Pauxlo, apostolo de Kristo Jesuo, laux la ordono de Dio, nia
Savanto, kaj Kristo Jesuo, nia espero,
2
al Timoteo, mia vera filo en fido: Graco, kompato, kaj paco
de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Sinjoro.
3
Kiel mi, ekironte en Makedonujon, petis vin resti en Efeso,
por ke vi admonu kelkajn homojn, ke ili ne instruu alian
doktrinon,
4
nek atentu fabelojn kaj senfinajn genealogiojn, kiuj naskas
diskutojn, pli ol tiun administradon de Dio, kiu estas laux
la fido--tiel faru.
5
Sed la celo de la admono estas amo el pura koro kaj bona
konscienco kaj sincera fido;
6
kion maltrafinte, kelkaj homoj sin deturnis al vanta
babilado,
7
dezirante esti instruistoj de la legxo, kvankam ili ne
komprenas tion, kion ili diras, nek tion, pri kio ili faras
aserton.
8
Sed ni scias, ke la legxo estas bona, se oni gxin lauxlegxe
uzas,
9
sciante, ke la legxo ekzistas ne por justulo, sed por homoj
senlegxaj kaj malobeemaj, malpiaj kaj pekemaj, malsanktaj
kaj profanaj, por patromortigantoj kaj patrinomortigantoj,
hommortigantoj,
10
malcxastuloj kaj viruzacxantoj, homsxtelistoj, mensogantoj,
falsejxurantoj, kaj cxio ajn alia kontrauxa al la sana
doktrino;
11
laux la konfidita al mi evangelio de la gloro de la benata
Dio.
12
Mi dankas Kriston Jesuon, nian Sinjoron, kiu min kapabligas,
tial, ke li trovis min fidela, destinante min al sia
servado;
13
kvankam mi antauxe estis blasfemanto kaj persekutanto kaj
insultanto; tamen mi ricevis kompaton, cxar mi tion faris
nesciante kaj nekredante;
14
kaj la graco de nia Sinjoro abunde suficxegis kun fido kaj
amo, kiuj estas en Kristo Jesuo.
15
Fidinda estas la diro, kaj inda je plena akcepto, ke Kristo
Jesuo envenis en la mondon, por savi pekantojn, el kiuj mi
estas la cxefa;
16
tamen pro tiu kauxzo mi ricevis kompaton, por ke en mi, kiel
la cxefa, Jesuo Kristo elmontru sian tutan paciencegon, kiel
ekzemplo por tiuj, kiuj poste kredos al li por eterna vivo.
17
Nun al la Regxo eterna, senmorta, nevidebla, la sola Dio,
estu honoro kaj gloro por cxiam kaj eterne. Amen.
18
Cxi tiun zorgadon mi komisias al vi, mia filo Timoteo, laux
la profetajxoj, kiuj antauxiris sur vin, ke per ili vi
militadu la bonan militon,
19
tenante la fidon kaj bonan konsciencon, kiun forpusxinte de
si, kelkaj homoj sxippereis rilate la fidon;
20
el kiuj estas Himeneo kaj Aleksandro, kiujn mi transdonis al
Satano, por ke ili lernu ne blasfemi.