TIMOTEO 1
Cxapitro 2
1
Mi konsilas do, antaux cxio, fari petegojn, pregxojn,
propetadojn, dankojn por cxiuj;
2
por regxoj kaj cxiuj eminentuloj, por ke ni vivadu trankvile
kaj kviete en plena pieco kaj seriozeco.
3
Tio estas bona kaj akceptebla antaux Dio, nia Savanto,
4
kiu volas, ke cxiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio
de la vero.
5
Cxar ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj,
homo, Kristo Jesuo,
6
kiu sin donis kiel elacxetajxon por cxiuj, ateston
elmontrotan en konvenaj tempoj;
7
por kio mi estas nomita predikisto kaj apostolo (mi diras la
veron, mi ne mensogas), instruisto por la nacianoj en fido
kaj vero.
8
Mi deziras do, ke la viroj pregxu en cxiu loko, levante
sanktajn manojn, sen kolero kaj disputado.
9
Tiel same, ke virinoj sin vestu per decaj vestoj, kun
modesteco kaj sobreco; ne kun harplektajxoj, aux oro, aux
perloj, aux multekostaj vestoj;
10
sed (kio konvenas al virinoj konfesantaj la piecon) per
bonfaroj.
11
Virino lernu en kvieteco kun cxia submetigxo.
12
Sed mi ne permesas al virino instruadi, nek regi super viro,
sed esti en kvieteco.
13
Cxar Adam kreigxis la unua, poste Eva;
14
kaj Adam ne trompigxis; sed la virino, trompite, falis en
pekon;
15
sed sxi savigxos per la naskado, se ili dauxras en fido kaj
amo kaj sanktigxo kun sobreco.