TIMOTEO 2
Cxapitro 1
1
Pauxlo, apostolo de Kristo Jesuo, per la volo de Dio, laux
la promeso de vivo, kiu estas en Kristo Jesuo,
2
al Timoteo, mia amata filo: Graco, kompato, kaj paco de Dio,
la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Sinjoro.
3
Mi dankas Dion, kiun mi adoras de post miaj praavoj kun pura
konscienco, ke konstantan memoron mi havas pri vi en miaj
pregxoj, nokte kaj tage
4
sopirante vidi vin, memorante viajn larmojn, por ke mi
plenigxu de gxojo;
5
ricevinte rememoron pri la sincera fido, kiu estas en vi,
kaj kiu logxis unue en via avino Lois kaj en via patrino
Euxnike, kaj, mi konvinkigxis, en vi ankaux.
6
Pro tio mi memorigas vin, ke vi reekbruligu la donacon de
Dio, kiu estas en vi per la surmetado de miaj manoj.
7
Cxar Dio donis al ni spiriton ne de malkuragxeco, sed de
potenco kaj amo kaj sinregado.
8
Ne hontu do pri la atesto de nia Sinjoro, nek pri mi, lia
malliberulo; sed kunelportu suferojn kun la evangelio laux
la potenco de Dio,
9
kiu nin savis kaj vokis per sankta voko, ne laux niaj faroj,
sed laux Sia propra antauxintenco kaj laux la graco donita
al ni en Kristo Jesuo antaux tempoj eternaj,
10
sed nun malkasxita per la apero de nia Savanto Jesuo Kristo,
kiu neniigis la morton kaj enlumigis la vivon kaj la
senmortecon per la evangelio,
11
al kiu mi estas nomita predikisto kaj apostolo kaj
instruisto.
12
Pro tio mi ankaux suferas tiel; tamen mi ne hontas; cxar mi
konas tiun, al kiu mi kredis, kaj mi konvinkigxis, ke li
havas la povon gardi mian konfiditajxon gxis tiu tago.
13
Konservu la modelon de sanaj vortoj, kiujn vi auxdis de mi,
en fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo.
14
La bonan konfiditajxon gardu per la Sankta Spirito, kiu
logxas en ni.
15
Vi scias, ke forturnigxis de mi cxiuj en Azio, el kiuj estas
Figelo kaj Hermogenes.
16
La Sinjoro donu kompaton al la domo de Onesiforo; cxar li
ofte min refresxigis, kaj li ne hontis pri mia kateno,
17
sed kiam li estis en Romo, li elsercxis min tre diligente
kaj min trovis
18
(la Sinjoro donu al li, ke li trovu kompaton cxe la Sinjoro
en tiu tago), kaj vi scias tre bone, kiom da servoj li faris
en Efeso.