TIMOTEO 2
Cxapitro 2
1
Vi do, mia filo, fortikigxu en la graco, kiu estas en Kristo
Jesuo.
2
Kaj kion vi de mi auxdis inter multaj atestantoj, tion
transdonu al fidelaj homoj, kompetentaj instrui ankaux
aliajn.
3
Vi do elportu suferojn, kiel bona militisto de Jesuo Kristo.
4
Neniu militanto sin implikas en la aferojn de cxi tiu vivo;
por ke li placxu al sia varbinto.
5
Kaj se iu konkuras kiel atleto, li ne estas kronata, se li
ne lauxregule konkuris.
6
La laboranta terkultivisto devas la unua partopreni en la
fruktoj.
7
Konsideru tion, kion mi diras; cxar la Sinjoro donos al vi
komprenon pri cxio.
8
Memoru Jesuon Kriston, levitan el la mortintoj, el la idaro
de David, laux mia evangelio;
9
en gxi mi elportas suferadon gxis ligiloj, kiel krimulo, sed
la vorto de Dio ne estas ligita.
10
Tial mi suferas cxion pro la elektitoj, por ke ili ankaux
atingu la en Kristo Jesuo savon kun gloro eterna.
11
Fidinda estas la diro: Cxar se ni mortis kun li, ni ankaux
vivos kun li;
12
se ni suferas, ni ankaux regxos kun li; se ni malkonfesos
lin, li ankaux nin malkonfesos;
13
se ni malfidas, li restas fidela; cxar li ne povas
malkonfesi sin mem.
14
Memorigu ilin pri tio, admonante ilin antaux la Sinjoro, ke
ili ne vortobatalu, kio estas neniel utila, kun risko de
sxancelo por la auxdantoj.
15
Klopodu prezenti vin cxe Dio kiel aprobita, laboranto
senriprocxa, gxuste pritaksante la vorton de la vero.
16
Sed evitu profanajn babiladojn; cxar ili iros antauxen al
pli multe da malpieco,
17
kaj ilia parolo dismordos kiel gangreno; el kiuj estas
Himeneo kaj Fileto,
18
kiuj pri la vero eraris, dirante, ke la relevigxo estas jam
pasinta; kaj ili renversas la fidon de kelkaj.
19
Tamen la firma fundamento de Dio staras, havante la jenan
sigelon: La Sinjoro konas tiujn, kiuj estas liaj, kaj:
Foriru de maljusteco cxiu, kiu nomas la nomon de la Sinjoro.
20
Sed en granda domo estas vazoj ne nur oraj kaj argxentaj,
sed ankaux lignaj kaj argilaj, kaj unuj por honoro kaj aliaj
por malhonoro.
21
Se do iu purigos sin de cxi tiuj, li estos vazo por honoro,
sanktigita, tauxga por la mastro, pretigita por cxiu bona
laboro.
22
Sed forkuru de junulaj voluptoj, kaj sekvu justecon, fidon,
amon, pacon, kune kun tiuj, kiuj vokas la Sinjoron el pura
koro.
23
Sed malsagxajn kaj neklerajn demandojn evitu, sciante, ke
ili naskas malpacojn.
24
Kaj la servisto de la Sinjoro devas ne malpaci, sed esti
afabla al cxiuj, instruema, tolerema,
25
en humileco instruante tiujn, kiuj kontrauxstaras; eble Dio
donos al ili penton, por ke ili venu al scio de la vero,
26
kaj por ke ili sobraj eligxu el la kaptilo de la diablo,
kaptite de li, por plenumi lian volon.