TITO
Cxapitro 1
1
Pauxlo, servisto de Dio kaj apostolo de Jesuo Kristo, laux
la fido de la elektitoj de Dio, kaj laux la scio de la vero,
kiu estas laux pieco,
2
kun espero al eterna vivo, kiun la senmensoga Dio promesis
antaux la tempoj eternaj,
3
sed gxustatempe Li elmontris Sian vorton en la anonco, kiu
estas al mi konfidita konforme al la ordono de Dio, nia
Savanto;
4
al Tito, mia vera filo laux komuna fido: Graco kaj paco de
Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Savanto.
5
Pro tio mi lasis vin en Kreto, ke vi arangxu la aferojn
mankohavajn kaj starigu presbiterojn en cxiu urbo, kiel mi
ordonis al vi;
6
se iu trovigxas neriprocxebla, edzo de unu edzino, kies
infanoj estas kredantoj, kaj ne estas akuzitaj pri dibocxo,
nek ribelemaj.
7
Cxar episkopo devas esti sen riprocxo, kiel administranto de
Dio; ne obstina, ne kolerema, ne drinkema, ne malpacema, ne
avidanta malhonoran gajnon;
8
sed gastama, bonamanta, sobra, justa, sankta, sinreganta,
9
tenanta la fidelan vorton, kiu estas laux la instruado, por
ke li povu admoni pri la sana doktrino kaj ankaux refuti la
kontrauxdirantojn.
10
Cxar ekzistas multaj homoj ribelemaj, vantaj parolantoj kaj
trompistoj, precipe tiuj el la cirkumcido,
11
kies busxoj devas esti fermitaj; homoj, kiuj renversas
tutajn domojn, instruantaj nekonvenajxojn por malhonora
gajno.
12
Unu el ili, profeto samnacia, diris: La Kretanoj cxiam estas
mensogantoj, malbonaj bestoj, mallaboremaj mangxeguloj.
13
Tiu atesto estas vera. Tial akre riprocxu ilin, por ke ili
estu sanaj en la fido,
14
ne atentante Judajn fabelojn, kaj ordonojn de tiuj homoj,
kiuj deturnas sin de la vero.
15
Cxe la puraj, cxio estas pura; sed cxe la malpuraj kaj
nekredantaj, nenio estas pura; sed ilia menso kaj ilia
konscienco estas malpurigitaj.
16
Ili pretendas koni Dion; sed per siaj agoj ili malkonfesas
Lin, estante abomenaj kaj malobeemaj kaj por cxiu bona faro
senvaloraj.