TITO
Cxapitro 2
1
Sed parolu vi tion, kio konvenas al la sana doktrino:
2
ke la maljunuloj estu sobraj, seriozmienaj, prudentaj, sanaj
en la fido, en amo en pacienco;
3
ke la maljunulinoj tiel same estu je sintenado respektemaj,
ne kalumniantoj, nek sklavigitaj de troa vino, sed
instruantaj la bonon;
4
por ke ili eduku la junulinojn ami siajn edzojn, ami siajn
infanojn,
5
esti prudentaj, cxastaj, hejme laborantaj, bonfaremaj,
submetigxemaj al siaj propraj edzoj, por ke la vorto de Dio
ne estu blasfemita;
6
konsilu tiel same la junulojn, ke ili estu prudentaj;
7
pri cxio montrante vin ekzemplo de bonaj faroj, en via
instruado montrante sincerecon, seriozecon,
8
paroladon sanan, nekondamneblan; por ke la kontrauxulo
hontu, havante nenion malbonan diri kontraux vi.
9
Admonu sklavojn, ke ili estu submetigxemaj al siaj propraj
sinjoroj kaj placxantaj al ili en cxio; ne kontrauxdiremaj,
10
ne sxtelantaj, sed montrantaj cxian bonan fidelecon; por ke
ili ornamu en cxio la doktrinon de Dio, nia Savanto.
11
Cxar jam aperis la graco de Dio, portante savon al cxiuj
homoj,
12
instruante nin, ke foriginte malpiecon kaj lauxmondajn
dezirojn, ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo,
13
atendantaj la felicxan esperon kaj la malkasxon de la gloro
de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo,
14
kiu donis sin por ni, por elacxeti nin el cxia maljusteco
kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri bonaj
faroj.
15
Tion parolu, kaj konsilu kaj riprocxu kun cxia auxtoritato.
Neniu vin malestimu.