TITO
Cxapitro 3
1
Memorigu ilin, ke ili submetigxu al regantoj kaj estroj, ke
ili estu obeemaj, pretaj por cxiu bona laboro,
2
ke ili ne parolu malbonon pri iu ajn, estu ne malpacemaj,
sed dolcxanimaj, montrantaj cxian mildecon al cxiuj homoj.
3
Cxar ni ankaux estis iam malsagxaj, malobeemaj, trompitaj,
servantaj al diversaj pasioj kaj voluptoj, vivantaj en
malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian.
4
Sed kiam aperis la boneco de Dio, nia Savanto, kaj Lia amo
al homoj,
5
ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed
laux Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj
per la renovigo de la Sankta Spirito,
6
kiun Li ricxe surversxis sur nin per Jesuo Kristo, nia
Savanto;
7
por ke ni, justigite per Lia graco, farigxu heredantoj laux
la espero de eterna vivo.
8
Fidinda estas la diro, kaj mi volas, ke pri tio vi atestadu
kun certeco, por ke tiuj, kiuj ekkredis al Dio, zorgu pri
bonaj faroj. Tiuj aferoj estas bonaj kaj utilaj al la
homoj;
9
sed evitu malsagxajn demandojn kaj genealogiojn kaj
diskutojn kaj prilegxajn disputojn, cxar ili montrigxas
senutilaj kaj vanaj.
10
Se iu estas herezulo ankoraux post unua admono kaj dua,
evitu tiun,
11
sciante, ke tia homo perversigxis kaj pekas, estante
memkondamnita.
12
Kiam mi sendos al vi Artemason aux Tihxikon, rapidu veni al
mi al Nikopolis; cxar mi decidis travintri tie.
13
Antauxen irigu Zenason, la legxiston, kaj Apoloson sur ilia
vojagxo kiel eble plej rapide, por ke nenio manku al ili.
14
Kaj niaj amikoj ankaux lernu dauxrigi bonajn laborojn, por
necesaj bezonoj, por ke ili ne estu senfruktaj.
15
Cxiuj, kiuj estas cxe mi, vin salutas. Salutu vi tiujn,
kiuj amas nin en la fido.