HEBREOJ
Cxapitro 1
1 Dio, kiu multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj, 2 en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo, kiun Li nomis heredanto de cxio, per kiu ankaux Li faris la mondagxojn, 3 kiu, estante la elbrilo de Lia gloro kaj plena bildo de Lia substanco, kaj subtenante cxion per la vorto de sia potenco, kaj farinte la elpurigon de niaj pekoj, sidigxis dekstre de la Majesto en altajxoj; 4 farigxinte tiom pli granda ol la angxeloj, kiom pli bonegan nomon ol ili li heredis. 5 Cxar al kiu el la angxeloj Li iam diris: 6 Kaj ankoraux, kiam Li enkondukas la unuenaskiton en la mondon, Li diras: Kaj klinigxu antaux li cxiuj angxeloj de Dio. 7 Kaj pri la angxeloj Li diras: 8 sed pri la Filo: 9 Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de gxojo pli ol viajn kamaradojn. 10 Kaj: 11 Ili pereos, sed Vi restos; Kaj cxiuj ili eluzigxos kiel vesto, 12 Kiel veston Vi ilin sxangxos, kaj ili sxangxigxos. Sed Vi restas la sama, Kaj Viaj jaroj ne finigxos. 13 Sed al kiu el la angxeloj Li iam diris: 14 Cxu ne estas ili cxiuj spiritoj servantaj, elsendataj, por servi al tiuj, kiuj estas heredontoj de la savo?

Cxapitro 2