HEBREOJ
Cxapitro 5
1
Cxar cxiu cxefpastro, prenata el inter homoj, pro homoj
estas difinita por aferoj rilatantaj al Dio, por ke li oferu
kaj donacojn kaj oferojn pro pekoj;
2
povante indulgi tiujn, kiuj estas malkleraj kaj erarantaj,
tial, ke li mem estas cxirkauxata de malforteco;
3
kaj pro tio li devas, kiel por la popolo, tiel ankaux por si
mem, oferi pro pekoj.
4
Kaj neniu alprenas al si tiun honoron krom la vokato de Dio,
tiel same, kiel Aaron.
5
Tiel ankaux Kristo sin mem ne honoris, por farigxi
cxefpastro, sed lin honoris Tiu, kiu diris al li:
6
kiel ankaux aliloke Li diris:
7
En siaj karnaj tagoj, pregxojn kaj petegojn oferinte, kun
forta kriado kaj larmoj, al Tiu, kiu povis lin savi el
morto, kaj auxdite pro sia pia timo,
8
tiu, kvankam li estis Filo, tamen lernis obeon per tio, kion
li suferis;
9
kaj perfektigite, li farigxis la fonto de eterna savo al
cxiuj al li obeantaj;
10
nomite de Dio cxefpastro laux la maniero de Melkicedek.
11
Pri tiu ni havas dirotajxojn multajn, kaj malfacile
klarigeblajn tial, ke vi surdigxis en auxdado.
12
Cxar kvankam vi jam devus esti instruitaj, vi ankoraux
bezonas, ke oni instruu al vi, kiaj estas la komencaj
elementoj de la orakoloj de Dio, kaj vi farigxis bezonantoj
de lakto kaj ne de solida nutrajxo.
13
Cxar cxiu, kiu nutrigxas per lakto, estas nesperta rilate la
vorton de justeco; cxar li estas infaneto.
14
Sed solida nutrajxo estas por la plenagxuloj, kiuj per uzado
havas la sentojn ekzercitaj, por distingi inter bono kaj
malbono.