HEBREOJ
Cxapitro 6
1
Tial, cxesigante la diskutadon pri la elementoj de Kristo,
ni iru antauxen al perfektigxo, ne metante denove
fundamenton de pento el malvivaj faroj kaj de fido al Dio,
2
de la dogmaro pri baptoj, surmetado de manoj, de revivigo de
mortintoj, de eterna jugxo.
3
Kaj tion ni faros, se Dio permesos.
4
Cxar cxe tiuj, kiuj unufoje estas allumitaj kaj gustumis la
cxielan donon kaj farigxis partoprenantoj en la Sankta
Spirito,
5
kaj gustumis la bonan vorton de Dio kaj la potencojn de la
estonta mondo,
6
kaj defalis, ne estas eble renovigi ilin ankoraux al pento,
dum ili rekrucumas al si la Filon de Dio kaj elmetas lin al
publika malhonoro.
7
Cxar la tero, kiu entrinkis la pluvon, sur gxin ofte
venantan, kaj produktas kreskajxojn, tauxgajn por tiuj, pro
kiuj gxi ankaux estas kultivata, ricevas benon de Dio;
8
sed se gxi donas dornojn kaj kardojn, gxi estas malaprobata
kaj proksima al malbeno; gxia fino estas en brulado.
9
Sed ni certigas al ni aferojn pli bonajn pri vi, amatoj, kaj
aferojn, kiuj akompanas savon, kvankam ni tiel parolas;
10
cxar Dio ne estas maljusta, por forgesi vian laboron kaj la
amon, kiun vi montris al Lia nomo, servinte al la sanktuloj
kaj ankoraux servante.
11
Sed ni deziras, ke cxiu el vi montru tian saman diligentecon
por la plenumo de la espero gxis la fino;
12
por ke vi farigxu ne maldiligentaj, sed imitantoj de tiuj,
kiuj per fido kaj pacienco heredas la promesojn.
13
Cxar kiam Dio promesis al Abraham, Li jxuris per Si mem
(cxar Li ne povis jxuri per iu pli granda),
14
dirante: Certe benante Mi benos vin, kaj multigante Mi
multigos vin.
15
Kaj tiel, atendinte kun pacienco, li atingis la promeson.
16
Cxar homoj jxuras per la pli granda, kaj cxe ili la jxuro
por certigo estas fino de cxia disputado.
17
Kaj Dio, volante montri pli abunde al la heredantoj de la
promeso la nesxangxeblecon de Sia intenco, intermetis
jxuron,
18
por ke per du nesxangxeblaj aferoj, en kiuj ne eble estas
por Dio mensogi, fortan konsolon havu ni, kiuj rifugxis, por
akiri la esperon antaux ni metitan,
19
kiun ni havas kiel ankron de la animo, firman kaj
konstantan, enirantan internen de la kurteno;
20
kien eniris Jesuo, la antauxulo por ni, farigxinte
cxefpastro por cxiam laux la maniero de Melkicedek.