JAKOBO
Cxapitro 2
1
Miaj fratoj, ne kun personfavorado tenu la fidon de nia
Sinjoro Jesuo Kristo, la glora Sinjoro.
2
Cxar se en vian sinagogon envenas viro kun oraj ringoj, en
bela vestaro, kaj envenas ankaux malricxulo en malpura
vestaro;
3
kaj vi respektas la bele vestitan homon, kaj diras: Sidigxu
cxi tie en bona loko; kaj diras al la malricxulo: Staru tie,
aux sidigxu sube apud mia piedbenketo;
4
cxu vi ne diferencigas en vi mem, kaj farigxas jugxistoj
malbone pensantaj?
5
Auxskultu, miaj amataj fratoj; cxu Dio ne elektis la
malricxulojn laux la mondo, por esti ricxaj rilate al fido,
kaj heredantoj de la regno, kiun Li promesis al tiuj, kiuj
Lin amas?
6
Sed vi malhonoradis la malricxulon. Cxu ne subpremas vin la
ricxuloj, kaj mem trenas vin antaux la tribunalojn?
7
Cxu ili ne blasfemas la honorindan nomon, sur vin metitan?
8
Tamen, se vi plenumas la regxan legxon laux la Skribo: Amu
vian proksimulon kiel vin mem--vi faras bone;
9
sed se vi favoras personojn, vi faras pekon, kulpigitaj de
la legxo, kiel malobeintoj.
10
Cxar cxiu, kiu observas la tutan legxaron, sed falpusxigxas
pri unu punkto, farigxis kulpa pri cxio.
11
Cxar Tiu, kiu diris: Ne adultu--diris ankaux: Ne mortigu.
Se do vi ne adultas, sed mortigas, vi farigxis malobeinto
kontraux la legxo.
12
Tiel parolu, kaj tiel agu, kiel jugxotoj laux legxo de
libereco.
13
Cxar al tiu, kiu ne kompatis, la jugxo estos senkompata; la
kompato sin altigas super la jugxo.
14
Kia estas la profito, miaj fratoj, se iu diras, ke li havas
fidon, sed ne havas farojn? cxu tiu fido povas lin savi?
15
Se frato aux fratino estas nuda kaj sen cxiutaga mangxo,
16
kaj iu el vi diras al ili: Iru en paco, estu varmaj kaj
sataj; tamen vi ne donas al ili tion, kion la korpo bezonas,
kia estas la profito?
17
Tiel same fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva.
18
Kaj cetere iu diros: Vi havas fidon, kaj mi havas farojn;
montru al mi vian fidon aparte de faroj, kaj mi per miaj
faroj montros al vi la fidon.
19
Vi ja kredas, ke Dio estas unu; vi faras bone; la demonoj
ankaux kredas kaj tremas.
20
Se cxu vi volas scii, ho vantulo, ke la fido sen faroj estas
senfrukta?
21
Cxu nia patro Abraham ne pravigxis per faroj, oferinte sian
filon Isaak sur la altaro?
22
Vi vidas, ke la fido kunagis kun liaj faroj, kaj per faroj
la fido perfektigxis;
23
kaj plenumigxis la Skribo, kiu diras: Kaj Abraham kredis al
Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto; kaj li estis
nomita: amiko de Dio.
24
Vi vidas, ke homo pravigxas per faroj, kaj ne sole per fido.
25
Tiel same, cxu ankaux la malcxastistino Rahxab ne pravigxis
per faroj, kiam sxi akceptis la senditojn kaj forsendis ilin
per alia vojo?
26
Cxar kiel la korpo aparte de la spirito estas malviva, tiel
ankaux fido aparte de faroj estas malviva.