JAKOBO
Cxapitro 3
1
Ne estu multaj instruistoj, miaj fratoj, sciante, ke ni
ricevos pli severan jugxon.
2
Cxar multokaze ni cxiuj falpusxigxas. Se iu ne falpusxigxas
parole, tiu estas perfekta homo, kapabla bridi ankaux la
tutan korpon.
3
Se ni al la cxevaloj enmetas la bridojn en la busxojn, por
ke ili obeu al ni, ni ankaux cxirkauxturnas ilian tutan
korpon.
4
Jen ankaux la sxipoj, kiuj, kvankam ili estas tiel grandaj
kaj estas kurepelataj de fortaj ventoj, tamen per tre
malgranda direktilo turnigxadas, kien ajn la volo de la
direktilisto decidas.
5
Tiel ankaux la lango estas malgranda membro, kaj fanfaronas
grandajxojn. Jen, kiel grandan arbaron ekbruligas fajrero!
6
Kaj la lango estas fajro; mondo da maljusteco inter niaj
membroj estas la lango, kiu malpurigas la tutan korpon kaj
ekbruligas la radon de la naturo kaj estas ekbruligita de
Gehena.
7
Cxar cxiun specon de bestoj kaj birdoj, de rampajxoj kaj
enmarajxoj la homa raso al si subigas kaj subigis;
8
sed la langon neniu povas subigi; gxi estas malkvieta
malbono, plena de mortiga veneno.
9
Per gxi ni benas la Sinjoron kaj Patron; kaj per gxi ni
malbenas homojn, faritajn laux la bildo de Dio;
10
el la sama busxo eliras beno kaj malbeno. Miaj fratoj, tio
devus ne tiel esti.
11
Cxu la fonto elsxprucigas el la sama aperturo dolcxan akvon
kaj maldolcxan?
12
cxu figarbo, miaj fratoj, povas doni olivojn, aux vinberarbo
figojn? kaj sala akvo ne donas dolcxajxon.
13
Kiu inter vi estas sagxa kaj prudenta? tiu elmontru per
honesta vivado siajn farojn en mildeco de sagxeco.
14
Sed se vi havas akran jxaluzon kaj malpacon en via koro, ne
fieru, kaj ne mensogu kontraux la vero.
15
Cxi tiu sagxeco ne devenas de supre, sed estas monda,
lauxsenta, demona.
16
Cxar kie estas jxaluzo kaj malpaco, tie estas konfuzo kaj
cxia malnobla ago.
17
Sed la sagxeco, kiu estas de supre, estas unue cxasta, poste
pacema, milda, cedema, plena de kompatemo kaj bonaj fruktoj,
sen partieco, sen hipokriteco.
18
Kaj la frukto de justeco estas semata en paco por tiuj, kiuj
faras pacon.