PETRO 1
Cxapitro 1
1
Petro, apostolo de Jesuo Kristo, al la elektitoj, kiuj estas
el la dispelitaro, paslogxantaj en Ponto, Galatujo,
Kapadokio, Azio, kaj Bitinio,
2
laux la antauxscio de Dio, la Patro, en sanktigo de la
Spirito, por obeo kaj aspergo de la sango de Jesuo Kristo:
Graco al vi kaj paco pligrandigxu.
3
Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
kiu laux Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan
per la relevigxo de Jesuo Kristo el la mortintoj,
4
en heredajxon ne pereontan, ne makulotan, ne velkontan,
rezervitan en la cxielo por vi,
5
kiuj estas gardataj de la potenco de Dio per fido al savo
preta malkasxigxi en la lasta tempo.
6
En tio vi gxojegas, kvankam por kelka tempo, se estas
necese, malgxojigite en diversaj tentoj,
7
por ke la provado de via fido, pli multevalora ol oro, kiu
pereas, kvankam per fajro provite, trovigxu efika por lauxdo
kaj gloro kaj honoro en la malkasxo de Jeuso Kristo;
8
kiun, ne vidinte, vi amas; kiun kvankam nun vi ne vidas,
tamen, al li kredante, vi gxojegas per gxojo nedirebla kaj
gloroplena;
9
ricevante la celon de via fido, savon de animoj.
10
Koncerne tiun savon esploris kaj sercxis la profetoj, kiuj
profetis pri la graco venonta al vi;
11
sercxante, kiun kaj kian tempon montris la enestanta en ili
Spirito de Kristo, kiu atestis antauxe la suferojn por
Kristo kaj la sekvontajn glorojn.
12
Kaj al ili malkasxigxis, ke ne al si mem, sed al vi, ili
liveris tion, kio nun estas proklamita al vi de tiuj, kiuj
predikis al vi la evangelion per la Spirito Sankta,
elsendita el la cxielo; en kiujn aferojn angxeloj deziras
enrigardi.
13
Tial, cxirkauxzoninte la lumbojn de via menso, estu sobraj
kaj esperadu perfekte la gracon alportotan al vi en la
malkasxo de Jesuo Kristo;
14
kiel infanoj de obeo, ne formigxante laux la voluptoj, kiujn
vi antauxe havis en via nescio;
15
sed kiel via Vokinto estas sankta, tiel vi ankaux farigxu
sanktaj en cxia konduto;
16
pro tio, ke estas skribite: Vi estu sanktaj, cxar Mi estas
sankta.
17
Kaj se vi vokas la Patron, kiu sen personfavorado jugxas
laux la faro de cxiu, vi pasigu en timo la tempon de via cxi
tiea logxado;
18
sciante, ke ne per pereemaj objektoj, oro aux argxento, vi
elacxetigxis el via vanta vivmaniero, kiun vi ricevis de
viaj patroj;
19
sed per multekosta sango, kiel de sxafido senmakula kaj
sendifekta, la sango de Kristo;
20
kiu estis antauxdifinita antaux la fondo de la mondo, sed
elmontrita en la fino de la tempoj pro vi,
21
kiuj per li fidas Dion, kiu relevis lin el la mortintoj kaj
donis al li gloron; por ke via fido kaj espero estu al Dio.
22
Cxastiginte viajn animojn, en la obeo al la vero, por
sincera amo al la frataro, amu unu la alian el la koro
fervore;
23
renaskite, ne el pereema semo, sed el nepereema, per la
vorto de Dio, vivanta kaj restanta.
24
Cxar:
25
Sed la vorto de la Eternulo restas eterne.