PETRO 1
Cxapitro 2
1
Formetinte do cxian malbonon kaj cxian trompon kaj
hipokritecon kaj enviojn kaj cxiajn kalumniojn,
2
kiel jxusnaskitaj sucxinfanoj, sopiru al la spirita lakto
pura, por ke vi per tio kresku en savon,
3
se vi gustumis, ke la Sinjoro estas bona;
4
al kiu alvenante, kvazaux al sxtono vivanta, de homoj
rifuzita, sed cxe Dio elektita, honorinda,
5
vi ankaux, kiel sxtonoj vivantaj, konstruigxas domo spirita,
sankta pastraro, por oferi spiritajn oferojn, akcepteblajn
de Dio per Jesuo Kristo.
6
Cxar estas enhavate en skribo:
7
Por vi do, la fidantoj, estas la valoregeco; sed por
nefidantoj:
8
kaj:
9
Sed vi estas raso elektita, pastraro regxa, nacio sankta,
popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu
vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan;
10
kiuj iam estis ne-popolo, sed nun estas popolo de Dio;
antauxe nekompatitoj, sed nun kompatitoj.
11
Amataj, mi petegas vin kiel fremdulojn kaj migrantojn,
detenu vin de karnaj voluptoj, kiuj militadas kontraux la
animo;
12
kondutante dece cxe la nacianoj, por ke, kvankam ili
kalumnias vin kiel malbonagulojn, tamen, vidante viajn
bonfarojn, ili gloru Dion en la tago de vizitado.
13
Submetu vin al cxiu homa institucio pro la Sinjoro; cxu al
la regxo, la superreganto;
14
cxu al regantoj, kiel liaj senditoj por vengxo al
malbonaguloj kaj por lauxdo al bonaguloj.
15
Cxar la volo de Dio estas, ke bonfarante, vi silentigu la
nesciadon de homoj malsagxaj;
16
kiel liberaj, kaj ne farantaj el via libereco kovrilon de
malico, sed kiel servistoj de Dio.
17
Cxiujn honoru. La frataron amu. Dion timu. La regxon
honoru.
18
Servantoj, submetu vin al viaj sinjoroj kun cxia timo; ne
sole al la bonaj kaj malseveraj, sed ankaux al la
malbonhumoraj.
19
Cxar tio estas lauxdinda, se pro konscienco al Dio oni
elportas malgxojon, suferante maljuste.
20
Cxar kia honoro estas, se, pekante kaj sekve batate, vi tion
pacience elportas? sed se, bonfarante kaj sekve suferante,
vi tion pacience elportas, tio estas lauxdinda antaux Dio.
21
Cxar al cxi tio vi estas vokitaj; pro tio, ke Kristo ankaux
suferis pro vi, postlasante por vi ekzemplon, por ke vi
sekvu liajn postesignojn;
22
pekon li ne faris, kaj trompo ne trovigxis en lia busxo;
23
insultate, li ne insultis responde; suferante, li ne
minacis, sed submetis sin al la juste jugxanta;
24
li mem portis niajn pekojn en sia korpo sur la lignajxo, por
ke ni, malvivigite koncerne pekojn, vivu por justeco; per
lia vundo vi resanigxis.
25
Cxar vi estis kiel sxafoj erarvagantaj; sed nun vi returne
venis al la Pasxtisto kaj Episkopo de viaj animoj.