PETRO 1
Cxapitro 3
1
Tiel same, edzinoj, submetu vin al viaj propraj edzoj; por
ke, ecx se iuj ne obeas al la vorto, ili sen la vorto estu
gajnitaj per la konduto de siaj edzinoj,
2
rigardante vian konduton kun timo cxastan.
3
Via ornamo estu ne la ekstera ornamo de harplektado kaj
orportado, aux la surmetado de vestoj;
4
sed la kasxita homo de la koro en la nedifektebla vesto de
spirito milda kaj trankvila, kiu estas multevalora antaux
Dio.
5
Cxar tiel same ankaux, en la tempo antikva, la sanktaj
virinoj, kiuj esperis al Dio, ornamis sin, submetante sin al
siaj propraj edzoj;
6
kiel Sara obeis al Abraham, nomante lin sinjoro; kies
infanoj vi farigxis, bonfarante, kaj ne ektimigate per la
teruro.
7
Tiel same, edzoj, kunvivadu kun viaj edzinoj lauxscie,
donante honoron al la virino kiel al la plimalforta ilo, kaj
estante ankaux kun ili kunheredantoj de la graco de vivo,
por ke viaj pregxoj ne malhelpigxu.
8
Fine, estu cxiuj samideaj, simpatiaj, fratamemaj,
kompatemaj, humilanimaj;
9
ne repagantaj malbonon kontraux malbono, nek insulton
kontraux insulto, sed kontrauxe benadantaj; cxar al tio vi
estas vokitaj, por ke vi heredu benon.
10
Cxar:
11
Li deklinigxu de malbono kaj faru bonon,
Li sercxu pacon, kaj cxasu gxin.
12
Cxar la okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la
piuloj,
Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj;
Sed la vizagxo de la Eternulo estas kontraux tiuj, kiuj
faras malbonon.
13
Kaj kiu faros al vi malbonon, se vi farigxos fervoraj en la
bono?
14
Sed se vi ecx suferus pro justeco, felicxegaj vi estus; kaj
ilian timon ne timu, nek maltrankviligxu;
15
sed la Sinjoron Kriston sanktigu en viaj koroj; estu cxiam
pretaj doni defendan respondon al cxiu, kiu vin demandas pri
la motivo de la espero en vi, sed kun humileco kaj timo;
16
havantaj bonan konsciencon; por ke, dum vi estas
malestimataj, hontu tiuj, kiuj kalumnias vian bonan konduton
en Kristo.
17
Cxar pli bone estus, se tiel volus Dio, suferi pro
bonfarado, ol pro malbonfarado.
18
Cxar Kristo ankaux unufoje suferis pro pekoj, justulo pro
maljustuloj, por ke li nin konduku al Dio; mortigite en la
karno, sed vivigite en la spirito;
19
en kiu ankaux li iris kaj predikis al la enkarceraj
spiritoj,
20
kiuj iam malobeis, kiam la longedauxra pacienco de Dio
atendis en la tagoj de Noa dum la pretigado de la arkeo, en
kiu malmultaj, tio estas ok personoj, elsavigxis tra akvo;
21
kiu ankaux vin nun savas en antitipo, la bapto, ne la
formetado de la karna malpurajxo, sed la demando de bona
konscienco al Dio per la relevigxo de Jesuo Kristo;
22
kiu estas dekstre de Dio, irinte en la cxielon; al li
angxeloj kaj auxtoritatoj kaj potencoj estas submetitaj.