PETRO 2
Cxapitro 1
1
Simon Petro, servisto kaj apostolo de Jesuo Kristo, al tiuj,
kiuj ricevis egale altvaloran fidon, kiel ni, en la justeco
de nia Dio kaj Savanto Jesuo Kristo:
2
Graco al vi kaj paco pligrandigxu en sciado pri Dio, kaj pri
Jesuo, nia Sinjoro;
3
pro tio, ke lia Dia povo donacis al ni cxion rilatantan al
vivo kaj pieco, per la scio de tiu, kiu nin vokis per sia
propra gloro kaj virto;
4
per kiuj li donacis al ni la promesojn karegajn kaj tre
grandajn; por ke per ili vi farigxu partoprenantoj en Dia
naturo, forsavigxinte el la putreco, kiu estas en la mondo
per voluptemo.
5
Kaj pro tiu sama kauxzo viaflanke aplikante cxian
diligentecon, en via fido aldonu virton; kaj en virto scion;
6
kaj en scio sinregadon; kaj en sinregado paciencon; kaj en
pacienco piecon;
7
kaj en pieco fratamikecon, kaj en fratamikeco amon.
8
Cxar tiuj ecoj, se cxe vi ili trovigxas kaj abundas, faras
vin nek mallaboremaj nek senfruktaj en la scio de nia
Sinjoro Jesuo Kristo.
9
Cxar tiu, al kiu mankas tiuj ecoj, estas blinda, miopa,
forgesinte la forpurigon el siaj antauxaj pekoj.
10
Sekve, fratoj, pli diligente klopodu, por certigi vian vokon
kaj elekton; cxar farante tion, vi neniam falpusxigxos;
11
cxar tiel al vi estos ricxe provizita la eniro en la eternan
regnon de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo.
12
Pro tio mi cxiam estos preta rememorigi vin pri tiuj aferoj,
kvankam vi ilin scias kaj estas fortigitaj en la cxeestanta
vero.
13
Kaj mi opinias konvena, dum mi estas en cxi tiu tabernaklo,
vigligi vin per rememorigo;
14
sciante, ke baldaux estos la demeto de mia tabernaklo,
gxuste kiel nia Sinjoro Jesuo Kristo montris al mi.
15
Kaj mi diligente penos, ke post mia foriro vi povu konstante
rememori tion.
16
Cxar ne sekvinte fabelojn sofismajn, ni konigis al vi la
potencon kaj alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, sed
vidinte per propraj okuloj lian majeston.
17
Cxar li ricevis de Dio, la Patro, honoron kaj gloron, kiam
al li tia vocxo estis alportita el la brilega gloro: Cxi tiu
estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron;
18
kaj tiun vocxon, alportitan el la cxielo, ni mem auxdis,
kunestante kun li sur la sankta monto.
19
Kaj ni havas la profetan vorton konfirmitan; kiun atentante,
vi bone faras, kvazaux lampon lumantan en malhela loko, gxis
ektagigxos kaj la matenstelo eklevigxos en viaj koroj;
20
antaux cxio sciante, ke neniu profetajxo de la Skribo
enhavas en si sian propran klarigon.
21
Cxar neniam profetajxo estas alportita per homa volo; sed
homoj, movataj de la Sankta Spirito, parolis laux Dio.