PETRO 2
Cxapitro 2
1
Sed ankaux falsaj profetoj trovigxis inter la popolo tiel
same, kiel inter vi estos falsaj instruistoj, kiuj sekrete
enkondukos herezojn pereigajn, ecx malkonfesante la
Sinjoron, kiu ilin elacxetis, kaj venigante sur sin rapidan
pereon.
2
Kaj ilian senbridecon sekvos multaj, per kiuj la vojo de la
vero estos kalumniata.
3
Kaj en avideco per trompaj paroloj ili vin komercos; ilia
kondamno nun de post tre longe ne malfruas, kaj ilia pereo
ne dormas.
4
Cxar se Dio ne indulgis angxelojn pekintajn, sed,
eninferiginte ilin en kavernojn de mallumo, transdonis ilin
rezervatajn por la jugxo;
5
kaj ne indulgis la mondon antikvan, sed gardis Noan kun sep
aliaj, predikanton de justeco, kiam Li sendis diluvon sur la
mondon de malpiuloj;
6
kaj, cindriginte la urbojn Sodom kaj Gomora, kondamnis ilin
per katastrofo, farinte ilin ekzemplo al estontaj malpiuloj;
7
kaj savis justan Loton, cxagrenegatan de la senbrida konduto
de la malvirtuloj
8
(cxar tiu justulo, logxante inter ili, en vidado kaj
auxdado, turmentis sian justan animon, tagon post tago, por
iliaj malvirtaj faroj);
9
la Sinjoro do scias savi el tento la piulojn, kaj teni sub
puno la maljustulojn gxis la tago de jugxo;
10
sed precipe tiujn, kiuj iras laux la karno en volupto de
malpurajxo, kaj malestimas regadon. Arogantaj, obstinaj,
ili ne timas insulti auxtoritatojn;
11
sed kontrauxe, angxeloj, superante laux forto kaj potenco,
ne faras insultan akuzon kontraux ili antaux la Sinjoro.
12
Sed tiuj, kiel bestoj senprudentaj, naskitaj laux naturo por
kaptado kaj pereo, blasfemante en aferoj, kiujn ili ne
scias, en sia putreco pereos,
13
en malbono ricevante pagon por malbono; homoj, kiuj opinias
entagan dibocxon plezuro kaj estas makuloj kaj hontindajxoj,
dibocxante en sia uzado de la agapoj, dum ili kunfestenas
kun vi;
14
havante okulojn plenajn de adulto kaj ne reteneblajn de
pekado; forlogante malfirmajn animojn; havante koron lertan
por avideco; estante filoj de malbeno;
15
forlasinte la rektan vojon kaj erarvaginte, sekvinte la
vojon de Bileam, filo de Beor, kiu amis la rekompencon de
malbonfarado;
16
sed li estis riprocxita pro sia malobeo; muta azeno,
parolante per homa vocxo, haltigis la frenezecon de la
profeto.
17
Ili estas putoj senakvaj, kaj nebuletoj pelataj de ventego;
por ili la nigreco de mallumo estas rezervita.
18
Cxar, elparolante fanfaronajxojn de vanteco, ili forlogas en
la karnovolupton per senbrideco tiujn, kiuj jxus forsavigxis
de tiuj, kiuj vivadas en eraro;
19
anoncante al ili liberecon, ili mem estas sklavoj de
putreco; cxar al kiu iu submetigxas, al tiu ankaux li
sklavigxas.
20
Cxar se, forsavigxinte el la malpurajxoj de la mondo per la
scio de la Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo, ili estos
denove tien implikitaj kaj venkitaj, ilia lasta stato
farigxos pli malbona, ol la unua.
21
Cxar estus por ili pli bone ne ekkoni la vojon de justeco,
ol, ekkoninte gxin, returni sin for de la sankta ordono al
ili transdonita.
22
Al ili okazis laux la vera proverbo: Hundo reveninta al sia
vomitajxo, kaj porkino lavita al ruligxado en koto.