JOHANO 1
Cxapitro 1
1
Tion, kio estis de la komenco, kion ni auxdis, kion ni vidis
per niaj propraj okuloj, kion ni rigardis kaj niaj manoj
palpis, koncerne la Vorton de vivo
2
(kaj la vivo elmontrigxis, kaj ni vidis kaj atestas kaj
anoncas al vi la vivon, la eternan vivon, kiu estis cxe la
Patro kaj montrigxis al ni);
3
kion vi vidis kaj auxdis, tion ni anoncas al vi, por ke vi
ankaux havu kunulecon kun ni; kaj nia kunuleco estas kun la
Patro kaj kun Lia Filo Jesuo Kristo;
4
kaj cxi tion ni skribas, por ke nia gxojo kompletigxu.
5
Kaj jen estas la anonco, kiun ni auxdis de Li kaj anoncas al
vi, ke Dio estas lumo, kaj da mallumo estas en Li neniom.
6
Se ni diras, ke ni havas kunulecon kun Li, kaj iradas en la
mallumo, ni mensogas, kaj ne faras la veron;
7
sed se ni iradas en la lumo, kiel Li estas en la lumo, ni
havas kunulecon unu kun la alia, kaj la sango de Jesuo, Lia
Filo, nin purigas de cxia peko.
8
Se ni diras, ke pekon ni ne havas, ni nin trompas, kaj la
vero ne estas en ni.
9
Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por
pardoni al ni niajn pekojn kaj nin purigi de cxia
maljusteco.
10
Se ni diras, ke ni ne pekis, ni faras Lin mensoginto, kaj
Lia vorto ne estas en ni.