JOHANO 1
Cxapitro 2
1
Infanetoj miaj, cxi tion mi skribas al vi, por ke vi ne
peku. Kaj se iu pekas, ni havas Advokaton cxe la Patro,
Jesuon Kriston, la justan;
2
kaj li estas repacigo pro niaj pekoj, kaj ne sole pro niaj,
sed ankaux pro la tuta mondo.
3
Kaj per cxi tio ni scias, ke ni konas lin: se ni observas
liajn ordonojn.
4
Kiu diras: Mi lin konas, kaj ne observas liajn ordonojn, tiu
estas mensoganto, kaj la vero ne estas en li;
5
sed en cxiu ajn, kiu observas lian vorton, vere perfektigxis
la amo al Dio. Per cxi tio ni scias, ke ni estas en li:
6
kiu diras, ke li restas en li, tiu mem devus tiel iradi,
kiel li iradis.
7
Amataj, al vi mi skribas ne ordonon novan, sed malnovan
ordonon, kiun vi havis de la komenco; la malnova ordono
estas la vorto, kiun vi auxdis.
8
Ankaux mi skribas al vi novan ordonon, kiu estas vera en li
kaj en vi; cxar la mallumo forpasas, kaj la vera lumo jam
brilas.
9
Kiu diras, ke li estas en la lumo, kaj malamas sian fraton,
tiu estas en la mallumo ankoraux gxis nun.
10
Kiu amas sian fraton, tiu restas en la lumo, kaj en li ne
estas faligajxo.
11
Sed kiu malamas sian fraton, tiu estas en la mallumo, kaj
iras en la mallumo, kaj ne scias, kien li iras, cxar la
mallumo blindigis al li la okulojn.
12
Mi skribas al vi, infanetoj, cxar la pekoj al vi estas
pardonitaj pro lia nomo.
13
Mi skribas al vi, patroj, cxar vi konas tiun, kiu estas de
la komenco. Mi skribas al vi, junuloj, cxar vi venkis la
malbonulon. Mi skribis al vi, infanoj, cxar vi konas la
Patron.
14
Mi skribis al vi, patroj, cxar vi konas tiun, kiu estas de
la komenco. Mi skribis al vi, junuloj, cxar vi estas
fortaj, kaj la vorto de Dio restas en vi, kaj vi venkis la
malbonulon.
15
Ne amu la mondon, nek la mondajxojn. Se iu amas la mondon,
la amo al la Patro ne estas en li.
16
Cxar cxio, kio estas en la mondo, la dezirego de la karno
kaj la dezirego de la okuloj kaj la fiereco de vivo, estas
ne de la Patro, sed de la mondo.
17
Kaj forpasas la mondo kaj gxia dezirego; sed la plenumanto
de la volo de Dio restas por eterne.
18
Infanoj, jam estas la lasta horo; kaj kiel vi auxdis, ke
antikristo venas, jam levigxis multe da antikristoj; per tio
ni scias, ke estas la lasta horo.
19
De ni ili eliris, sed ili ne estis el ni; sed se ili el ni
estus, ili restus cxe ni; sed ili eliris, por ke ili
elmontrigxu, ke ili cxiuj ne estas el ni.
20
Kaj vi havas sanktoleadon de la Sanktulo, kaj vi scias
cxion.
21
Mi skribis al vi ne pro tio, ke vi ne scias la veron, sed
pro tio, ke vi gxin scias, kaj pro tio, ke nenia mensogo
estas el la vero.
22
Kiu estas la mensogisto, krom tiu, kiu malkonfesas, ke Jesuo
estas la Kristo? Tiu estas la antikristo, kiu malkonfesas
la Patron kaj la Filon.
23
Cxiu, kiu malkonfesas la Filon, ne havas la Patron; tiu, kiu
konfesas la Filon, havas ankaux la Patron.
24
Vi do lasu resti en vi tion, kion vi auxdis de la komenco.
Se tio, kion vi auxdis de la komenco, restos en vi, vi
ankaux restos en la Filo kaj en la Patro.
25
Kaj jen estas la promeso, kiun li promesis al ni: la vivo
eterna.
26
Cxi tion mi skribis al vi pri tiuj, kiuj vin forlogas de la
vojo.
27
Pri vi, la sanktoleado, kiun vi ricevis de li, restas en vi,
kaj vi ne havas bezonon, ke iu vin instruu; sed kiel lia
sanktoleado vin instruas pri cxio kaj estas vera kaj ne
estas mensogo, kaj kiel gxi vin instruis, vi restas en li.
28
Kaj nun, infanetoj, restu en li; por ke, se li elmontrigxos,
ni havu kuragxon, kaj ne hontu antaux li cxe lia alveno.
29
Se vi scias, ke li estas justa, vi scias, ke ankaux cxiu,
kiu faras justecon, el li naskigxis.