APOKALIPSO
Cxapitro 1
1
Apokalipso de Jesuo Kristo, kiun Dio donis al li, por montri
al siaj servistoj tion, kio devas baldaux okazi; kaj Li
sendis kaj montris gxin per Sia angxelo al Sia servisto
Johano,
2
kiu atestis la vorton de Dio kaj la ateston de Jesuo Kristo,
pri cxio, kion li vidis.
3
Felicxaj estas la leganto kaj la auxskultantoj de la vortoj
de la profetajxo kaj la observantoj de la skribitajxoj en
gxi; cxar la tempo estas proksima.
4
Johano al la sep eklezioj en Azio: Graco al vi kaj paco de
Tiu, kiu estas kaj estis kaj venos; kaj de la sep spiritoj
antaux Lia trono;
5
kaj de Jesuo Kristo, la fidela atestanto, la unuenaskita el
la mortintoj, kaj la reganto de la regxoj de la tero. Al
tiu, kiu nin amas, kaj nin malligis de niaj pekoj per sia
sango,
6
kaj faris nin regno, pastroj al lia Dio kaj Patro; al li la
gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne. Amen.
7
Jen li venas kun la nuboj; kaj lin vidos cxiu okulo, kaj
tiuj, kiuj lin trapikis; kaj cxiuj gentoj de la tero ploros
pro li. Vere, Amen.
8
Mi estas la Alfa kaj la Omega, diras la Sinjoro, la Dio, kiu
estas kaj estis kaj venos, la Plejpotenca.
9
Mi, Johano, via frato kaj partoprenanto kun vi en la aflikto
kaj regno kaj pacienco de Jesuo, estis sur la insulo nomata
Patmos pro la vorto de Dio kaj la atesto de Jesuo.
10
Mi min trovis en la Spirito en la tago de la Sinjoro, kaj mi
auxdis malantaux mi grandan vocxon kvazaux de trumpeto,
11
dirantan: Kion vi vidas, tion skribu en libron kaj sendu al
la sep eklezioj: al Efeso kaj al Smirna kaj al Pergamo kaj
al Tiatira kaj al Sardes kaj al Filadelfia kaj al Laodikea.
12
Kaj mi min turnis, por vidi la vocxon, kiu parolis kun mi.
Kaj turnigxinte, mi vidis sep orajn lampingojn;
13
kaj meze de la sep lampingoj iun similan al la Filo de homo,
vestitan gxispiede, kaj zonitan cxirkaux la brusto per ora
zono.
14
Kaj lia kapo kaj liaj haroj estis blankaj kiel blanka lano,
kiel negxo; kaj liaj okuloj estis kiel fajra flamo;
15
kaj liaj piedoj estis kiel brilanta latuno, kvazaux rafinita
en forno; kaj lia vocxo estis kiel vocxo de multaj akvoj.
16
Kaj li havis en sia dekstra mano sep stelojn; kaj el lia
busxo eliris akra dutrancxa glavo; kaj lia aspekto estis
kiel brilas la suno en sia forteco.
17
Kaj kiam mi vidis lin, mi falis cxe liaj piedoj kvazaux
senviva. Kaj li metis sian dekstran manon sur min, dirante:
Ne timu; mi estas la unua kaj la lasta,
18
kaj la vivanta; kaj mi farigxis mortinta, kaj jen, mi estas
vivanta por cxiam kaj eterne, kaj mi havas la sxlosilojn de
la morto kaj de Hades.
19
Skribu do tion, kion vi vidis, kaj kio estas, kaj kio okazos
poste;
20
la misteron de la sep steloj, kiujn vi vidis en mia dekstra
mano, kaj la sep orajn lampingojn. La sep steloj estas la
angxeloj de la sep eklezioj; kaj la sep lampingoj estas la
sep eklezioj.