APOKALIPSO
Cxapitro 2
1
Al la angxelo de la eklezio en Efeso skribu:
2
Mi scias viajn farojn, kaj vian laboron kaj vian paciencon,
kaj ke vi ne povas toleri la malbonulojn, kaj ke vi provis
tiujn, kiuj nomas sin apostoloj kaj ne estas tiaj, kaj
trovis ilin malveraj;
3
kaj vi havas paciencon kaj toleris pro mia nomo kaj ne
lacigxis.
4
Sed mi havas kontraux vi, ke vi forlasis vian unuan amon.
5
Memoru do, de kie vi falis, kaj pentu, kaj faru la unuajn
farojn; alie mi venos al vi, kaj formovos vian lampingon el
gxia loko, se vi ne pentos.
6
Sed cxi tion vi havas, ke vi malamas la farojn de la
Nikolaitoj, kiujn mi ankaux malamas.
7
Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la
eklezioj. Al la venkanto mi donos mangxi el la arbo de
vivo, kiu estas en la Paradizo de Dio.
8
Kaj al la angxelo de la eklezio en Smirna skribu:
9
Mi scias vian aflikton kaj vian malricxecon (vi tamen estas
ricxa), kaj la blasfemon de tiuj, kiuj nomas sin Judoj, kaj
estas ne tiaj, sed sinagogo de Satano.
10
Ne timu tion, kion vi suferos; jen la diablo jxetos iujn el
vi en malliberejon, por ke vi estu elprovataj; kaj vi havos
aflikton dek tagojn. Estu fidela gxis morto, kaj mi donos
al vi la kronon de vivo.
11
Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la
eklezioj. La venkanto tute ne difektigxos de la dua morto.
12
Kaj al la angxelo de la eklezio en Pergamo skribu:
13
Mi scias, kie vi logxas: tie, kie estas la trono de Satano;
kaj vi tenas firme mian nomon, kaj ne malkonfesis mian
fidon, ecx en la tagoj de Antipas, mia fidela atestinto, kiu
estis mortigita inter vi, kie logxas Satano.
14
Sed mi havas kelkon kontraux vi: ke vi havas tie sekvantojn
de la instruo de Bileam, kiu instruis al Balak jxeti falilon
antaux la Izraelidojn, por ke ili mangxu idoloferitajxojn
kaj malcxastu.
15
Kaj vi ankaux havas sekvantojn de la instruo de la
Nikolaitoj tiel same.
16
Pentu do; alie mi rapide venos al vi, kaj militos kontraux
ili per la glavo de mia busxo.
17
Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la
eklezioj. Al la venkanto mi donos el la kasxita manao, kaj
mi donos al li blankan sxtoneton, kaj sur la sxtoneto novan
nomon skribitan, kiun konas neniu krom la ricevanto.
18
Kaj al la angxelo de la eklezio en Tiatira skribu:
19
Mi scias viajn farojn, kaj viajn amon kaj fidon kaj servadon
kaj paciencon, kaj pri viaj faroj, ke la lastaj estas pli
multaj ol la unuaj.
20
Sed mi havas kontraux vi, ke vi toleras la virinon Izebel,
kiu nomas sin profetino; kaj sxi instruas kaj delogas miajn
servistojn malcxasti kaj mangxi idoloferitajxojn.
21
Kaj mi donis al sxi tempon, por ke sxi pentu; kaj sxi ne
volas penti pri sia malcxasteco.
22
Jen mi jxetos sxin en liton, kaj la kun sxi adultantojn en
grandan aflikton, se ili ne pentos pri sxiaj faroj.
23
Kaj mi pereigos sxiajn idojn per morto; kaj cxiuj eklezioj
scios, ke mi estas tiu, kiu esploras internajxojn kaj
korojn; kaj mi donos al cxiu el vi laux viaj faroj.
24
Sed al vi mi diras, al la ceteraj en Tiatira, al cxiuj, kiuj
ne havas cxi tiun instruon, kaj kiuj ne konas la
profundajxojn de Satano, kiel oni diras: Mi ne jxetos sur
vin alian sxargxon.
25
Tamen tion, kion vi havas, tenu, gxis mi venos.
26
Kaj al la venkanto kaj la observanto de miaj faroj gxis la
fino mi donos auxtoritaton super la nacioj;
27
kaj li regos ilin per fera sceptro, kiel la potaj vazoj
estas dispecigataj; kiel mi ankaux ricevis de mia Patro;
28
kaj mi donos al li la matenan stelon.
29
Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la
eklezioj.