GENEZO
Cxapitro 1
1
En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron.
2
Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis
super la abismo; kaj la spirito de Dio sxvebis super la
akvo.
3
Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj farigxis lumo.
4
Kaj Dio vidis la lumon, ke gxi estas bona; kaj Dio apartigis
la lumon de la mallumo.
5
Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto.
Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago.
6
Kaj Dio diris: Estu firmajxo inter la akvo, kaj gxi apartigu
akvon de akvo.
7
Kaj Dio kreis la firmajxon, kaj apartigis la akvon, kiu
estas sub la firmajxo, de la akvo, kiu estas super la
firmajxo; kaj farigxis tiel.
8
Kaj Dio nomis la firmajxon Cxielo. Kaj estis vespero, kaj
estis mateno, la dua tago.
9
Kaj Dio diris: Kolektigxu la akvo de sub la cxielo en unu
lokon, kaj aperu la sekajxo; kaj farigxis tiel.
10
Kaj Dio nomis la sekajxon Tero, kaj la kolektigxojn de la
akvo Li nomis Maroj. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
11
Kaj Dio diris: Kreskigu la tero verdajxon, herbon, kiu
naskas semon, fruktarbon, kiu donas laux sia speco frukton,
kies semo estas en gxi mem, sur la tero; kaj farigxis tiel.
12
Kaj la tero elkreskigis verdajxon, herbon, kiu naskas semon
laux sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo
estas en gxi mem laux sia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi
estas bona.
13
Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago.
14
Kaj Dio diris: Estu lumajxoj en la cxiela firmajxo, por
apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn,
tempojn, tagojn, kaj jarojn;
15
kaj ili estu lumajxoj en la cxiela firmajxo, por lumi super
la tero; kaj farigxis tiel.
16
Kaj Dio faris la du grandajn lumajxojn: la pli grandan
lumajxon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumajxon,
por regi la nokton, kaj la stelojn.
17
Kaj Dio starigis ilin sur la cxiela firmajxo, por ke ili
lumu sur la teron,
18
kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru
diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke
gxi estas bona.
19
Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago.
20
Kaj Dio diris: La akvo aperigu movigxantajxojn, vivajn
estajxojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la cxiela
firmajxo.
21
Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj cxiujn vivajn
estajxojn movigxantajn, kiujn aperigis la akvo, laux ilia
speco, kaj cxiujn flugilhavajn birdojn laux ilia speco. Kaj
Dio vidis, ke gxi estas bona.
22
Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multigxu, kaj
plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multigxu sur la
tero.
23
Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago.
24
Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estajxojn, laux ilia
speco, brutojn kaj rampajxojn kaj surterajn bestojn, laux
ilia speco; kaj farigxis tiel.
25
Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laux ilia speco, kaj la
brutojn, laux ilia speco, kaj cxiujn rampajxojn de la tero,
laux ilia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
26
Kaj Dio diris: Ni kreu homon laux Nia bildo, similan al Ni;
kaj ili regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj
de la cxielo kaj super la brutoj, kaj super cxiuj rampajxoj,
kiuj rampas sur la tero.
27
Kaj Dio kreis la homon laux Sia bildo, laux la bildo de Dio
Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin.
28
Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj
multigxu, kaj plenigu la teron kaj submetu gxin al vi, kaj
regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj en la
cxielo, kaj super cxiuj bestoj, kiuj movigxas sur la tero.
29
Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi cxiujn herbojn, kiuj semas
semon, kiuj trovigxas sur la tuta tero, kaj cxiujn arbojn,
kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu
por vi mangxajxo.
30
Kaj al cxiuj bestoj de la tero kaj al cxiuj birdoj de la
cxielo kaj al cxiuj rampajxoj sur la tero, kiuj havas en si
vivan animon, la tutan verdan herbajxon kiel mangxajxon.
Kaj farigxis tiel.
31
Kaj Dio rigardis cxion, kion Li kreis, kaj vidis, ke gxi
estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la
sesa tago.