GENEZO
Cxapitro 2
1
Kaj estis finitaj la cxielo kaj la tero kaj cxiuj iliaj
apartenajxoj.
2
Kaj Dio finis en la sepa tago Sian laboron, kiun Li faris,
kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun Li
faris.
3
Kaj Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis gxin, cxar en gxi
Li ripozis de Sia tuta laboro, kiun Li faris kreante.
4
Tia estas la naskigxo de la cxielo kaj la tero, kiam ili
estis kreitaj, kiam Dio la Eternulo faris la teron kaj la
cxielon.
5
Kaj nenia kampa arbetajxo ankoraux estis sur la tero, kaj
nenia kampa herbo ankoraux kreskis, cxar Dio la Eternulo ne
pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori
la teron.
6
Sed nebulo levigxadis de la tero kaj donadis malsekecon al
la tuta suprajxo de la tero.
7
Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj
Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo
farigxis viva animo.
8
Kaj Dio la Eternulo plantis gxardenon en Eden en la Oriento,
kaj Li metis tien la homon, kiun Li kreis.
9
Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero cxiun arbon
cxarman por la vido kaj bonan por la mangxo, kaj la arbon de
vivo en la mezo de la gxardeno, kaj la arbon de sciado pri
bono kaj malbono.
10
Kaj rivero eliras el Eden, por akvoprovizi la gxardenon, kaj
de tie gxi dividigxas kaj farigxas kvar cxefpartoj.
11
La nomo de unu estas Pisxon; gxi estas tiu, kiu cxirkauxas
la tutan landon Hxavila, kie estas la oro.
12
Kaj la oro de tiu lando estas bona; tie trovigxas bedelio
kaj la sxtono onikso.
13
Kaj la nomo de la dua rivero estas Gihxon; gxi estas tiu,
kiu cxirkauxas la tutan landon Etiopujo.
14
Kaj la nomo de la tria rivero estas Hxidekel; gxi estas tiu,
kiu fluas antaux Asirio. Kaj la kvara rivero estas
Euxfrato.
15
Kaj Dio la Eternulo prenis la homon kaj enlogxigis lin en la
gxardeno Edena, por ke li prilaboradu gxin kaj gardu gxin.
16
Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De cxiu
arbo de la gxardeno vi mangxu;
17
sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne mangxu,
cxar en la tago, en kiu vi mangxos de gxi, vi mortos.
18
Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu
sola; Mi kreos al li helpanton similan al li.
19
Kaj Dio la Eternulo kreis el la tero cxiujn bestojn de la
kampo kaj cxiujn birdojn de la cxielo, kaj venigis ilin al
la homo, por vidi, kiel li nomos ilin; kaj kiel la homo
nomis cxiun vivan estajxon, tiel restis gxia nomo.
20
Kaj la homo donis nomojn al cxiuj brutoj kaj al la birdoj de
la cxielo kaj al cxiuj bestoj de la kampo; sed por la homo
ne trovigxis helpanto simila al li.
21
Kaj Dio la Eternulo faligis profundan dormon sur la homon,
kaj cxi tiu endormigxis; kaj Li prenis unu el liaj ripoj kaj
fermis la lokon per karno.
22
Kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de
la homo, virinon, kaj Li venigis sxin al la homo.
23
Kaj la homo diris: Jen nun sxi estas osto el miaj ostoj kaj
karno el mia karno; sxi estu nomata Virino, cxar el Viro sxi
estas prenita.
24
Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj
aligxos al sia edzino, kaj ili estos unu karno.
25
Kaj ili ambaux estis nudaj, la homo kaj lia edzino, kaj ili
ne hontis.