ELIRO
Cxapitro 1
1
Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis
Egiptujon kun Jakob; cxiu venis kun siaj domanoj:
2
Ruben, Simeon, Levi, kaj Jehuda;
3
Isahxar, Zebulun, kaj Benjamen;
4
Dan kaj Naftali, Gad kaj Asxer.
5
Kaj la nombro de cxiuj animoj, kiuj eliris el la lumbo de
Jakob, estis sepdek; kaj Jozef estis jam en Egiptujo.
6
Kaj mortis Jozef kaj cxiuj liaj fratoj kaj tiu tuta
generacio.
7
Kaj la Izraelidoj fruktis kaj diskreskis kaj multigxis kaj
treege fortigxis, kaj la lando plenigxis de ili.
8
Aperis en Egiptujo nova regxo, kiu ne konis Jozefon.
9
Kaj li diris al sia popolo: Jen la popolo de la Izraelidoj
estas pli multenombra kaj pli forta ol ni;
10
ni uzu do ruzon kontraux gxi, por ke gxi ne multigxu, cxar
se okazos milito, tiam ankaux tiu popolo aligxos al niaj
malamikoj kaj militos kontraux ni kaj foriros el la lando.
11
Kaj oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per
malfacilaj laboroj. Kaj ili konstruis por Faraono
provizejajn urbojn Pitom kaj Rameses.
12
Sed ju pli oni premis ilin, des pli ili multigxis kaj
kreskis; kaj la Izraelidoj farigxis terurajxo.
13
Kaj la Egiptoj laborigis la Izraelidojn kruele.
14
Kaj ili maldolcxigis al ili la vivon per malfacila laboro
super argilo kaj brikoj, kaj per cxia laboro sur la kampo,
per cxiaj laboroj, kiujn ili kruele metis sur ilin.
15
Kaj la regxo de Egiptujo parolis al la Hebreaj akusxistinoj,
el kiuj unu estis nomata Sxifra kaj la dua estis nomata Pua.
16
Li diris: Kiam vi akusxigos la Hebreinojn, rigardu la
kusxejon; se estas filo, mortigu lin, kaj se estas filino,
lasu sxin vivi.
17
Sed la akusxistinoj timis Dion, kaj ili ne faris, kiel diris
al ili la regxo de Egiptujo; kaj ili lasis la vivon al la
virseksaj infanoj.
18
Kaj la regxo de Egiptujo alvokis la akusxistinojn, kaj diris
al ili: Kial vi tion faras kaj lasas la vivon al la
virseksaj infanoj?
19
Tiam la akusxistinoj diris al Faraono: Ne kiel la Egiptaj
virinoj estas la Hebreinoj; ili estas viglaj: antaux ol
venas al ili la akusxistino, ili jam estas naskintaj.
20
Kaj Dio faris bonon al la akusxistinoj, kaj la popolo
multigxis kaj tre fortigxis.
21
Kaj cxar la akusxistinoj timis Dion, Li konstruis al ili
domojn.
22
Kaj Faraono ordonis al sia tuta popolo, dirante: Cxiun
filon, kiu naskigxis, jxetu en la Riveron, kaj cxiun filinon
lasu viva.