ELIRO
Cxapitro 2
1
Kaj iris unu homo el la domo de Levi kaj prenis edzinon
Leviidinon.
2
Kaj la virino gravedigxis, kaj naskis filon; kaj sxi vidis,
ke li estas bela, kaj sxi kasxis lin dum tri monatoj.
3
Sed sxi ne povis plu kasxi lin, tial sxi prenis por li
keston el kanoj kaj cxirkauxsxmiris gxin per asfalto kaj
pecxo, kaj metis tien la infanon kaj metis gxin inter la
kanojn sur la bordo de la Rivero.
4
Kaj lia fratino starigxis malproksime, por sciigxi, kio
farigxos kun li.
5
Kaj la filino de Faraono malsupreniris, por lavi sin en la
Rivero, kaj sxiaj servantinoj iradis sur la bordo de la
Rivero. Sxi ekvidis la keston meze de la kanoj, kaj sxi
sendis sian sklavinon, ke sxi gxin prenu.
6
Sxi malfermis, kaj ekvidis la infanon; gxi estis knabeto,
kiu ploris. Kaj sxi kompatis lin, kaj diris: Gxi estas el
la Hebreaj infanoj.
7
Tiam lia fratino diris al la filino de Faraono: Cxu mi iru
kaj voku al vi virinon nutrantinon el la Hebreinoj, ke sxi
nutru por vi la infanon?
8
Kaj la filino de Faraono diris al sxi: Iru. Kaj la knabino
iris kaj vokis la patrinon de la infano.
9
Kaj la filino de Faraono diris al sxi: Prenu cxi tiun
infanon kaj nutru gxin por mi, kaj mi pagos al vi. Kaj la
virino prenis la infanon kaj nutris gxin.
10
Kiam la infano grandigxis, sxi alportis lin al la filino de
Faraono, kaj li farigxis filo por sxi, kaj sxi donis al li
la nomon Moseo, dirante: El la akvo mi lin eltiris.
11
En la tempo, kiam Moseo estis jam granda, li eliris al siaj
fratoj kaj vidis iliajn malfacilajn laborojn; kaj li vidis,
ke Egipto batas iun Hebreon el liaj fratoj.
12
Tiam li turnis sin unuflanken kaj aliflanken, kaj vidinte,
ke estas neniu, mortigis la Egipton kaj kasxis lin en la
sablo.
13
Kaj li eliris en la sekvanta tago, kaj vidis, ke du Hebreoj
malpacas. Kaj li diris al la ofendanto: Kial vi batas vian
proksimulon?
14
Kaj tiu diris: Kiu faris vin estro kaj jugxanto super ni?
cxu vi intencas mortigi min, kiel vi mortigis la Egipton?
Tiam Moseo ektimis, kaj diris: Videble la afero farigxis
sciata.
15
Kaj Faraono auxdis pri tiu afero kaj deziris mortigi Moseon.
Sed Moseo forkuris de Faraono kaj eklogxis en la lando
Midjana, kaj li logxis apud puto.
16
La pastro Midjana havis sep filinojn. Kaj ili venis kaj
cxerpis akvon kaj plenigis la trogojn, por trinkigi la
sxafojn de sia patro.
17
Sed venis la pasxtistoj kaj forpelis ilin. Tiam Moseo
levigxis kaj helpis ilin kaj trinkigis iliajn sxafojn.
18
Kiam ili venis al sia patro Reuel, li diris: Kial vi tiel
baldaux venis hodiaux?
19
Kaj ili diris: Iu Egipto savis nin el la manoj de la
pasxtistoj, kaj li ecx cxerpis por ni kaj trinkigis la
sxafojn.
20
Tiam li diris al siaj filinoj: Kie do li estas? kial vi
forlasis tiun homon? voku lin, ke li mangxu panon.
21
Kaj Moseo konsentis logxi cxe tiu homo; kaj tiu donis sian
filinon Cipora al Moseo.
22
Kaj sxi naskis filon, kaj li donis al li la nomon Gersxom,
cxar li diris: Fremdulo mi estis en lando fremda.
23
Post longa tempo mortis la regxo de Egiptujo. Kaj la
Izraelidoj gxemis pro la laboroj kaj kriis, kaj ilia kriado
pro la laboroj venis supren al Dio.
24
Kaj Dio auxdis ilian gxemadon, kaj Dio rememoris Sian
interligon kun Abraham, Isaak, kaj Jakob.
25
Kaj Dio rigardis la Izraelidojn, kaj Dio rememoris ilin.