ELIRO
Cxapitro 3
1
Moseo pasxtis la sxafojn de Jitro, sia bopatro, pastro
Midjana. Kaj li forkondukis la sxafojn en malproksiman
parton de la dezerto kaj venis al la Dia monto Hxoreb.
2
Kaj aperis al li angxelo de la Eternulo en flama fajro el la
mezo de arbetajxo. Kaj li vidis, ke jen la arbetajxo brulas
en la fajro, kaj tamen la arbetajxo ne forbrulas.
3
Kaj Moseo diris: Mi iros kaj rigardos tiun grandan
fenomenon, kial la arbetajxo ne forbrulas.
4
La Eternulo vidis, ke li iras, por rigardi, kaj Dio vokis al
li el la mezo de la arbetajxo, kaj diris: Moseo, Moseo! Kaj
tiu diris: Jen mi estas.
5
Kaj Li diris: Ne alproksimigxu cxi tien; deprenu viajn
sxuojn de viaj piedoj, cxar la loko, sur kiu vi staras,
estas tero sankta.
6
Ankoraux Li diris: Mi estas la Dio de via patro, la Dio de
Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob. Kaj Moseo
kovris sian vizagxon, cxar li timis rigardi Dion.
7
Kaj la Eternulo diris: Mi vidis la mizeron de Mia popolo,
kiu estas en Egiptujo, kaj Mi auxdis gxian kriadon kauxze de
gxiaj premantoj; Mi scias gxiajn suferojn.
8
Kaj Mi malsupreniris, por savi gxin el la manoj de la
Egiptoj kaj elirigi gxin el tiu lando en landon bonan kaj
vastan, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, sur la
lokon de la Kanaanidoj kaj la Hxetidoj kaj la Amoridoj kaj
la Perizidoj kaj la Hxividoj kaj la Jebusidoj.
9
Nun la krioj de la Izraelidoj venis al Mi; kaj Mi vidis la
turmentojn, per kiuj la Egiptoj turmentas ilin.
10
Iru do, Mi sendos vin al Faraono, kaj elkonduku Mian popolon
la Izraelidojn el Egiptujo.
11
Kaj Moseo diris al Dio: Kiu mi estas, ke mi iru al Faraono
kaj mi elkonduku la Izraelidojn el Egiptujo?
12
Kaj Li diris: Mi estos kun vi; kaj tio estu por vi signo, ke
Mi vin sendis: kiam vi estos elkondukinta Mian popolon el
Egiptujo, vi faros servon al Dio sur cxi tiu monto.
13
Kaj Moseo diris al Dio: Jen mi venos al la Izraelidoj, kaj
diros al ili: La Dio de viaj patroj sendis min al vi; tiam
ili diros al mi: Kia estas Lia nomo? Kion mi diru al ili?
14
Kaj Dio diris al Moseo: MI ESTAS, KIU ESTAS. Kaj Li diris:
Tiel diru al la Izraelidoj: La Estanto sendis min al vi.
15
Kaj plue Dio diris al Moseo: Tiel diru al la Izraelidoj: La
Eternulo, la Dio de viaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio
de Isaak, kaj la Dio de Jakob, sendis min al vi. Tia estas
Mia nomo por eterne, kaj tia estas memorajxo pri Mi por
cxiuj generacioj.
16
Iru, kaj kunvenigu la cxefojn de Izrael, kaj diru al ili: La
Eternulo, la Dio de viaj patroj, aperis al mi, la Dio de
Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li diris: Mi atentis vin, kaj
tion, kio estas farita al vi en Egiptujo.
17
Kaj Mi diris: Mi elirigos vin el la mizero de Egiptujo en la
landon de la Kanaanidoj kaj la Hxetidoj kaj la Amoridoj kaj
la Perizidoj kaj la Hxividoj kaj la Jebusidoj, en landon, en
kiu fluas lakto kaj mielo.
18
Kaj ili auxskultos vian vocxon, kaj vi venos, vi kaj la
cxefoj de Izrael, al la regxo de Egiptujo, kaj vi diros al
li: La Eternulo, la Dio de la Hebreoj, vokis nin; lasu do
nin iri vojon de tri tagoj en la dezerton, por ke ni faru
oferon al la Eternulo, nia Dio.
19
Sed Mi scias, ke la regxo de Egiptujo ne permesos al vi iri,
se ne devigos lin forta mano.
20
Kaj Mi etendos Mian manon, kaj Mi batos Egiptujon per cxiuj
Miaj mirakloj, kiujn Mi faros meze de gxi; kaj poste li
lasos vin iri.
21
Kaj Mi donos al tiu popolo favoron de la Egiptoj; kaj kiam
vi iros, vi ne iros kun malplenaj manoj.
22
Cxiu virino petos de sia najbarino kaj de sia samdomanino
vazojn argxentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn; kaj vi metos
tion sur viajn filojn kaj sur viajn filinojn, kaj vi
senhavigos la Egiptojn.